Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ankorauxfoje

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ankorauxfoje [04.11.2015 13:56]
ankorauxfoje [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +
  
 +====== Ankoraŭfoje ======
 +
 +^Teksto|[[MIKI Ŝikoŭ]]((auxtora permeso por publikigo ricevita))|
 +^Muziko|[[MIKI Ŝikoŭ]]|
 +^Kantas|[[TANAKA Akiko]]|
 +
 +El la kasedo [[antaux_du_jaroj|Antaŭ du jaroj]]
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Ankoraŭfoje vidi volas mi
 +vian sorĉan ĉarmon ĉe l'​okuloj.
 +Min alridis vi por konversaci'​
 +ĉe l'​giĉet'​ de l'​kunloĝado de junuloj.
 +
 +Ankoraŭfoje kanti volas mi
 +kune kun vi per gitar' sonora.
 +Nun el mia lip' fluas melodi'​
 +kiun de vi lernis mi kun vol' fervora.
 +
 +> Kial en okul' elfontas larm'?
 +> Kial koron premas tia varm'?
 +> Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'​.
 +> sed lontanas via kor'.
 +
 +Ankoraŭfoje tuŝi volas mi
 +vian manon fortan sed teneran.
 +Ĉirkaŭ kampa fajr' ronde dancis ni
 +rememoras mi ĝojhoron la vesperan.
 +
 +Ankoraŭfoje aŭdi volas mi
 +vian voĉon plenan de sereno.
 +En orelo mia ankoraŭ ĝi
 +sonas kiel serenado en refreno.
 +
 +> Kial en okul' elfontas larm'?
 +> Kial koron premas tia varm'?
 +> Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'​.
 +> sed lontanas via kor'.
 +
 +Ankoraŭfoje sonĝi volas mi
 +pri promen'​ duopa sur la plaĝo.
 +Nur en sonĝo povas malkaŝi mi
 +mian veran koron al vi kun kuraĝo.
 +
 +Ankoraŭfoje iri volas mi
 +al la laga bord' en Wanihama.
 +Vin revidos mi, ne en iluzi',​
 +kaj konfesu amon mi per vorto flama.
 +
 +> Kial en okul' elfontas larm'?
 +> Kial koron premas tia varm'?
 +> Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'​.
 +> sed lontanas via kor'.
 +
 +> Kial en okul' elfontas larm'?
 +> Kial koron premas tia varm'?
 +> Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'​.
 +> sed lontanas via kor'.
 +
 +===== Poŝtelefone =====
 +
 +===== Tonsilabe =====
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +
 +{{tag>​kanto litero_A}}