Uzantaj iloj

Retejaj iloj


anorako

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

anorako [05.01.2010 23:24]
pista kreita
anorako [04.11.2015 13:58]
Linio 1: Linio 1:
-====== anorako ====== 
  
-^Muziko\Teksto| francxesko gucxini (Francesco Guccini)| 
- 
-noto: 
-almenaux en okcidenta euxropo anorako estis kunligita kun studentaj ribeloj kaj politikaj movadoj fine de ía sesdekaj kaj komence de la sepdekaj jaroj. gxuste en tiuj jaroj gxia uzo popularigxis en junularaj rondoj. **sankta lucxia** kaj la **servist-arkado** estas lokoj en la centr-itala urbo **bolonjo**. **gxani** (Gianni) estas itala viva nomo kaj **l.s.d.** estas drogo. 
- 
-originala titolo: Eskimo 
- 
-===== Teksto ===== 
- 
- 
-dimancxo tia, tiam en septembro, 
-versxajne gxi ne pezus tiel cxi 
-somero mortis laux alia tembro 
-gxis antaux dudek jaroj pli-malpli 
- 
-kun senkonscio en la pubosubo 
-revolucio kauxris sub la sagxo 
-vi plene pagas kaj laux inflacio 
-pro via tiu cxi matura agxo 
- 
-sed dume vi sxangxigxis tre malmulte 
-ecx se nun estas en ekspozici'​ 
-la io, kion mi alstrebis stulte 
-kaj stulte filozofiumis pri 
- 
-cxe vi de tiam ne sxangxigxis multo 
-kaj se vi nun komprenas pri orgasmo 
-duone klaras mia jun-tumulto 
-vi nun centjaras kaj sen entuziasmo 
- 
-mi portis tiam simplan anorakon 
-pro malricxeco kaj ne pro prefero 
-gxi ne simbolis klas-konscian jakon 
-por mi ne estis tiu la afero 
- 
-mi portis senmakulan konsciencon 
-kaj gxin mortigi estis via celo 
-vi uzis vian tutan paciencon 
-per fotoj familiaj kaj mantelo 
- 
-jes ja, sxangxigxis mi de tiu dato 
-la anorako, kiun konis vi, 
-ankoraux nun gxin portas mia frato 
-vi portus gxin sed jam ne rajtas vi 
- 
-ne eblas sxangxi flankon pro kapricoj 
-nur poste kaj pro ia mondo-spito 
-vi nun promenas kun liberaj cicoj 
-mi faris tion tiam sen medito 
- 
-ni estis kune en sankta lucxia 
-sub la servist-arkado dum krist-nasko 
-mi pensis ke bolonjo estas mia 
-dum dancis ni kun karnavala masko 
- 
-ni ambaux lasis iun eks-amikon 
-sen dramoj, sen kialoj, sen sxancelo 
-pro pulovero sentis mi gxen-pikon 
-min gxenis tiu ajxo, la mantelo 
- 
-miaj fingroj sentis jam ribel-impeton 
-sed mono tute mankis en la posxo 
-por mi vi pagis la kinej-bileton 
-neniam iris vi kun ul' sen grosxo 
- 
-mi ne komprenas kial vi min amis 
-malsamis mi je cxiu via klisxo 
-sed inter multaj, kiujn vi enflamis, 
-inklinis vi al cxi bedauxra fisxo 
- 
-unuafojaj floroj ne plu estis 
-en tiu jaro, en la sesdekoka, 
-finfine la ribelon mi ekfestis 
-aux simple fugxis el medi' sufoka 
- 
-ankoraux vi atendis ilin, tamen 
-mi jam diskriis ke jxus "​mortis dio" 
-kaj mortis la sistemo, punkto, amen! 
-kaj revis pri dilan' kaj kompanio 
- 
-kaj gxani jxus revena de londono 
-detale li prelegis pri l.s.d. 
-lekciis al ni cxiuj pri la fono 
-de geedzigxo laux hipia modo 
- 
-ni kiuj ja neniam faris tion 
-ni kiuj ja neniam tion faros 
-ni spektis cxi-kreskantan utopion 
-kaj vidis ke problemoj ade aros 
- 
-kaj eble nin konsolis nur amoro 
-amoro kun iomo da perturbo 
-en lito luprenebla nur dum horo 
-sur kiu kusxis vice tuta urbo 
- 
-amoro laux la stilo "je la diablo"​ 
-cxu vidi aux ne vidi vian nudon 
-en tre malvarma cxambra malgrablo 
-dependis de klimato ne de prudo 
- 
-nun kiam ni ja povus tion fari 
-nun kiam la problemoj estas for 
-ni ree sxatus por amoro stari 
-malantaux muro en malfrua hor' 
- 
-nun kiam spertas ni pri preskaux cxio 
-ni stare umus ree laux la klisxo 
-kaj pro la damne granda nostalgio 
-ni riskus malpurigi vian tapisxon 
- 
-parolu ni pro emo al parolo 
-ni ridu por ne plori cxar en fin' 
-pensante pri tiama nia bolo 
-mi gapas nun kompate vin kaj min 
- 
-mi tamen nun imagas ke kvazauxe 
-ni ree estas tiam en la fablo 
-por esti dekkvin jarojn malantauxe 
-kaj havi cxion nur pro la probablo 
- 
-je dudek jaroj cxio estas ebla 
-je dudek jaroj cxio estas, eble. 
-je dudek jaroj kiom da imagoj 
-la kapo plenas nur je stultaj blagoj 
- 
-aux eble tiam estis ni ni memaj 
-kaj la juneco estas iluzio 
-post diskoj kaj debatoj plur-problemaj 
-diru la veron, nu, cxu restas io? 
- 
-nun en septembro cxi dimancxa tago 
-gxi malrapide venas al la fino 
-kun la kutima tre sencela vago 
-dum zorgas mi pri ajxoj laux rutino 
- 
-kaj same pensas eble la amikoj, 
-eksuloj, rezignintoj,​ forgesintoj 
-ludantaj per pasinto-mistifikoj 
-dum pensas ili pri malaperintoj 
- 
-kun mia anorako laux kutimo 
-ankoraux ne sendita al arhivo 
-mi faras mian eblon sed en limo 
-kaj morgaux zorgos, eble, pri la vivo 
- 
-plukantos mi al vi cxi tiun kanton 
-kantitan same jam ali-okaze 
-ignoru gxin, vi jam ignoris kvanton 
-kaj temas pri la lastaj cxiu-kaze 
- 
- 
-{{tag>​kanto litero_a kasedo}} 
anorako.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)