Uzantaj iloj

Retejaj iloj


baleno

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

baleno [04.11.2015 13:56]
baleno [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Baleno ======
  
 +^Teksto|[[Doede VEEMAN]]|
 +^Muziko|[[Nanne KALMA]]|
 +^E-teksto|[[Nanne KALMA]]|
 +^Plenumas|[[Kajto]]|
 +
 +Irolt, la frisa grupo en kiu [[Nanne KALMA]] kaj [[Ankie VAN DER MEER]] ludis loke antaŭ Kajto, kantas frise la kanzonon "​Walfisken",​ kun la sama ritmo kaj la sama teksto. La frisan poemon faris [[Doede VEEMAN]] kaj ĝin tradukis [[Nanne KALMA]]. --- //​[[:​wiki:​user:​zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 24/04/2007 18:39//
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ youtube>​L3j7f4CO-dU}}
 +
 +Petole kaj ĝoje fendas la ondojn
 +Korpo fleksebla en la mond' sen kompar'​
 +Plonĝante, ludante, la voston ŝvingante
 +Vivĝuas baleno en la vasta mar'
 +
 +Vere imponas la granda mamulo
 +Ĝi ŝajnas la oceana regant'​
 +Venkonto finfine, la homo obstine
 +Daŭrigas batali kontraŭ la margigant'​
 +
 +//Refreno//
 +>Kiam krias baleno la akvo turbulas
 +>Kaj kiam ĝi mortas koloriĝas la mar'
 +>Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas
 +>Kaj la lastan balenon, la plej lastan balenon
 +>Atendos harpun'​ de la hom', la barbar'​
 +
 +Kiam femalo deziras la amon
 +Ĝi logas partneron per sia kant'
 +Sed bruaj sonoroj de ŝipaj motoroj
 +Preventas renkonton kun vira amant'
 +
 +Ŝipoj kolosaj mortigas harpune
 +La beston plej grandan en la natur'
 +De tiu estaĵo, mirinda kreaĵo
 +Balenoleon'​ ili kunportas nur
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +Se tio daŭras balen' baldaŭ estos
 +Sekvanta viktimo en trista seri'
 +Ĉar kvankam ni scias, ni tamen okazigas
 +Novan katastrofon per agado de ni
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +{{tag>​litero_b kanto frisa filmo e-sona_filmo}}