Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
|
bluso_en_rubuj [04.11.2015 13:00] |
bluso_en_rubuj [21.12.2023 08:34] (aktuala) |
||
|---|---|---|---|
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| + | ====== Bluso En Rubuj' ====== | ||
| + | // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Bertilo // | ||
| + | |||
| + | ===== Teksto ===== | ||
| + | |||
| + | Mi venas hejmen post la laboro | ||
| + | eniras tra la pordo de la logxej' | ||
| + | Ekvidas la kaoson kaj la malpuron | ||
| + | kaj flaras la odoron, stinkegas plej | ||
| + | Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj | ||
| + | sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' | ||
| + | |||
| + | Pro nura pigro kaj pro malemo | ||
| + | mi faras ja nenion, min mankas vol' | ||
| + | Ecx la polvosucxilo en la angulo | ||
| + | gxi estas mem kovrita per polvtavol' | ||
| + | Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj | ||
| + | Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' | ||
| + | |||
| + | Cxiuj miaj vestoj malpuras ege | ||
| + | mi havas ecx ne unu por kovri min | ||
| + | Mi trovas jam nenion kion mi sercxas | ||
| + | mi kusxas sur la lito pro malinklin' | ||
| + | Jam vere urgxas ordigi, nepras purigi tuj | ||
| + | sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' | ||
| + | |||
| + | Mi volas la gitaron por fari bluson | ||
| + | pri mia amsopiro kaj mia plor' | ||
| + | Mi sercxas sub la lito, en la fridujo | ||
| + | mi sercxas surtegmente, gxi estas for | ||
| + | Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj | ||
| + | cxar mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj' | ||
| + | Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj' | ||
| + | |||
| + | {{tag>litero_b kanto}} | ||