Uzantaj iloj

Retejaj iloj


buhxenvalda_songxo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

buhxenvalda_songxo [04.11.2015 14:02]
buhxenvalda_songxo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Buĥenvalda sonoro ======
  
 +^Teksto|A. SOBOLEV|
 +^Muziko|Vano Iliĉ MURADELI|
 +^E-teksto|[[K. GUSAV]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +Homoj por minutoj ekstarante
 +auxdu nun, auxdu nun la vokon de angor':​
 +Jen en Buhxenvaldo sonas lante
 +sonoril-sonor',​ sonoril-sonor'​.
 +Kvazaux revivigxas la pasinto,
 +sango bolas en la kupra sin'
 +kaj viktimoj cxiuj el la cindro
 +relevas sin, relevas sin,
 +relevas sin, relevas sin,
 +relevas sin!
 +
 +Levas sin centmiloj el forbrulo,
 +marsxas jen, marsxas jen en trista simfoni'​
 +la kolonoj de multnaciuloj
 +turnas sin al ni, turnas sin al ni.
 +Cxu vi auxdis tondron cxionrompan?​
 +Gxi ne estas sxtorm'​ nek uragan'​.
 +Trans la nigran blovon atombomban
 +krias ocean',​ gxemas ocean'
 +Pacifika,
 +Pacifika
 +gxemas ocean'​...
 +
 +Homoj por minuto ekstarante,
 +auxdu nun, auxdu nun la vokon de angor'
 +Jen el Buhxenvaldo sonas lante
 +sonoril-sonor',​ sonoril-sonor'​.
 +Sxvebas gxi tra l' mond' cxagrensonore
 +kaj resonas vasto de l' eter':
 +homoj, gardu firme kaj fervore
 +pacon de la ter', pacon de la ter'!
 +Gardu pacon,
 +gardu pacon,
 +pacon de la ter'!
 +
 +{{tag>​kanto litero_b bulgara}}