Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_al_paca_cel

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

cxu_al_paca_cel [04.11.2015 14:01]
cxu_al_paca_cel [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ĉu Al Paca Cel' ======
 +
 +^Muziko|[[Bertilo wennergren|Bertilo]]|
 +^Teksto|[[bertilo wennergren|Bertilo]] & [[Per Ola]]|
 +^Kantas|[[Persone]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +La Urso rampas en la polvo de la ter'
 +La Aglo sxvebas super li en la cxiel'
 +Cxu al paca cel'?
 +
 +Jen fabelo pri Aglo kaj Granda Urs'
 +kiuj ege kvereladis pri la pac'
 +Urso timegis pro la beko de la bird'
 +kaj Aglo terurigxis pro la ursungeg'​
 +
 +Aglo logxis alte sur la monta pint'
 +kaj Urso en profunda kaverneg'​
 +En la spaco regis Aglo super cxiu bird'
 +sur la grundo estis regxo Granda Urs'
 +
 +Sed kreskis la teruro en la bestetar'​
 +Tiraneco igxis tre kutima vort'
 +Cxiu birdo timis punon de l' aera regx'
 +La terbestoj suferadis pro la urssubprem'​
 +
 +Oni plendis kaj postulis finon al l' frenez'​
 +"Mi ne plu povas elteni"​!,​ kriis mus'
 +Estis manifestacioj de la paserar'​
 +"Ne la ungoj kaj al beko kaj batal'​!"​
 +
 +La regxoj ekkomprenis ke maturis temp'
 +por solvado de la fisituaci'​
 +Ili iris por diskuti pri la problemeg'​
 +sur insulo cxirkauxita de la mar'
 +
 +Cxiu volis ke l' alia por la trankvilec'​
 +cedu iom de la akro kaj fier'
 +sed l' alia cxiam diris ke necesas ja
 +iomege por protekto de la pac'
 +
 +Birdo Granda nun proponis ke la Urso tuj
 +tondu for la ungojn de la dekstra pied'
 +"Tute bone!",​ diris Urso, "se fortondas vi
 +saman nombron de l' maldekstra ungegar'"​
 +
 +"Sed memoru pri l' pigino kaj la acxa peg'​!"​
 +diris Urso nun en malkontenta ton'
 +"Cxu ne ili estas membroj de la birda klan'?
 +Ankaux ili devus tondi sin, cxu ne?"
 +
 +La peg-ungeg'​ - protektas vin - atakas min - La pig-timig'​
 +Blekis Aglo kun aplombo: "Tio estas ja
 +por diskuti inter vi kaj tiuj du"
 +
 +La kverelo dauxris tagon sur la mara insulet'​
 +ecx al la vespera mallumigx'​
 +La postuloj de l' Baleno ne alvenis cxar
 +La diskuto estis fore de la strand'​
 +
 +Tamen fine estis iom da interkonsent'​
 +Reciproka tondado de ungar'
 +Sed la Urso ekblekegis: "Hej, atendu nun!
 +Estas granda diferenco inter ni!"
 +
 +Vi 'stas birdo, mi 'stas urso, povas flugi vi
 +dum mi rampas en la polvo de la ter'
 +Mi postulas ke vi tondu ankaux plumojn for
 +Vi ne sxvebu en la spaco super mi
 +
 +Sed Aglo tro fieris pri la spacflugad'​
 +kiu estu garantio kaj protekt'​
 +ke Urso ne havigu novajn ungojn tuj
 +La diskuto cxesis en malamikec'​
 +{{tag>​litero_cx kanto}}