Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
dio_mortis [04.11.2015 13:02] |
dio_mortis [21.12.2023 08:34] (aktuala) |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== Dio mortis ====== | ||
+ | ^Teksto|Francesco GUCCINI| | ||
+ | ^Muziko|De PONTI| | ||
+ | ^E-teksto|[[Giuseppe CASTELLI]]| | ||
+ | |||
+ | Origina titolo: **Dio e morto** | ||
+ | |||
+ | ===== Teksto ===== | ||
+ | |||
+ | |||
+ | Mi vidis | ||
+ | homojn de mia sama agxo, kiuj iris | ||
+ | laux tiuj vojoj kondukantaj al nenio; | ||
+ | ilia revo al frenezo ilin tiris, | ||
+ | dum ili sercxis tiun ion netroveblan | ||
+ | en cxi tiu laca mond', | ||
+ | laux noktoj kiujn malsekigas alkoholo, | ||
+ | en tiuj cxambroj transformitaj per pilolo, | ||
+ | en tiu cxi tutmonda urbo, | ||
+ | ties nuboj, ties fum', | ||
+ | cxu kontrauxstari aux engluti nian civilecon plu? | ||
+ | Kaj Dio mortis, | ||
+ | cxe l’ randoj de la stratoj Dio mortis, | ||
+ | cxe l’ partpagitaj auxtoj Dio mortis, | ||
+ | cxe la someraj mitoj Dio mortis. | ||
+ | Mi auxdis | ||
+ | ke tiu cxi generacio ne plu kredas | ||
+ | je cxio, kio de tro longe nin obsedas, | ||
+ | eternaj mitoj de herooj kaj patrujo, | ||
+ | cxar estas tempo jam por nei la malveron, | ||
+ | cxiujn kredojn tiajn cxi, | ||
+ | kredojn faritajn el kutim' kaj malespero, | ||
+ | la politikon nurigxintan kariero, | ||
+ | la dignon plenan je malpleno, | ||
+ | la burgxan penon por la mono, | ||
+ | la hipokriton de l' fidelaj | ||
+ | subtenantoj de la bono; | ||
+ | kaj Dio mortis, | ||
+ | en cxiu koncentrejo Dio mortis, | ||
+ | Kun cxiu rasa mito Dio mortis, | ||
+ | en cxiu partiejo Dio mortis. | ||
+ | Mi pensas | ||
+ | ke tiu cxi generacio estas preta | ||
+ | por nova mondo, por espero jxus naskita, | ||
+ | por estonteco jam cxemana, | ||
+ | por senarmilaj ribel-agoj, | ||
+ | cxar cxiuj ni jam scias bone | ||
+ | ke Dio mortas dum tri tagoj | ||
+ | kaj revivas, | ||
+ | en nia nura kredo Dio vivas, | ||
+ | en nia nura volo Dio vivas, | ||
+ | en la morgauxa mondo Dio vivas. | ||
+ | |||
+ | {{tag>kanto litero_d itala}} |