Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dometoj_kusxas_en_dana-land

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

dometoj_kusxas_en_dana-land [04.11.2015 13:59]
dometoj_kusxas_en_dana-land [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Dometoj kuŝas en Dana-land'​ ======
  
 +^Teksto|Edv. Søderberg|
 +^Esperanta teksto|[[wpeo>​Toul Thoresen]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Dometoj svarmas en Dana-land’
 +mil-mil dometoj en vic',
 +kun rugxaj brikoj kaj forna fum'
 +de dana tagmangxa spic'.
 +Mil-mil gxardenoj dividas sin
 +en bedoj kun flor' cxe flor' —
 +Pregxejaj turoj malantaux montet'​
 +kaj veloj plej etaj sur fjord'​.
 +
 +Vojetoj pulsas en Dana-land'​
 +renkonte al cxefvoja gaj'.
 +Alauxdoj trilas kun turdoj dum
 +kukoloj krias en maj'.
 +Susuras verdaj arbaroj en
 +bril-lumo de klara la sun' —
 +gxi brilas sur silka vestajxo kaj
 +sur plej eluzita katun'​.
 +
 +Dometoj svarmas en Dana-Iand'​
 +mil-mil dometoj en vic',
 +kun rugxaj brikoj kaj forna fum'
 +de dana tagmangxa spic'.
 +Mi amas cxiujn dometojn kaj
 +gxardenojn kun flor' kaj brasik',​
 +arbarojn verdajn cxe fjorda blu'
 +kaj sunon, al cxiuj amik'.
 +
 +Mi amas mil-mil hometojn en
 +laboro cxe dana la bord' —
 +kabanojn povrajn cxe la vojet'
 +kaj fisxboatojn en fjord' —
 +mil laborulojn en dauxra lukt'
 +nur venka post perdoj kaj pen' —
 +Ho, ve al tiuj celante vin
 +remeti en sklava katen'​!
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_d dana}}