Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dominant

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

dominant [04.11.2015 12:58]
dominant [21.12.2023 08:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Dominant'​ ======
  
 +^Teksto|[[Rogxer BORGXES]] kaj [[Jimes MILANEZ]]|
 +^Muziko|[[Supernova]]|
 +
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +popolojn regas la tiran' fiera
 +kaŝita sub flag'
 +paradas li sur nia ter' mizera
 +post atak'
 +
 +Ĉie ajn videblas la kaoso,
 +la espero for
 +al li nur restas la rol' de provoso
 +krom falsa ador'!
 +jes...
 +
 +//Refreno//
 +>Via vort', via ag', trompas nin pri pac'
 +>Kia sort', bela flag', prema dominad'​
 +>Hej, hej, hej, volas ni malhisi vin
 +>Hej, hej, hej, volas ni faligi vin, nun.
 +
 +(malrapida parto)
 +
 +en via buŝ' ridigas nin libero
 +dum veras draŝ'
 +jen novan bubon tuj ricevu la infero
 +post via kraŝ'
 +eminenta...
 +
 +Armeoj faras homan rajton nula,
 +pro lia vant'
 +li marŝas nun al ia venk' nebula,
 +la dominant'​!
 +
 +Ĉie ajn videblas la kaoso,
 +la espero for
 +al li nur restas la rol' de provoso
 +krom falsa ador'!
 +jes...
 +
 +//Refreno//
 +>Via vort', via ag', trompas nin pri pac'
 +>Kia sort', bela flag', prema dominad'​
 +>Hej, hej, hej, volas ni malhisi vin
 +>Hej, hej, hej, volas ni faligi vin, nun.
 +
 +(solo)
 +
 +sur tabulo ludas reĝo fia
 +atendas lin ŝak'
 +li stumblas kaj alvenas hor' por nia
 +kontraŭ-ag'​!
 +
 +Ĉie ajn videblas nun krepusko
 +la fina hor'
 +al li nur restas la voj' al embusko
 +kaj dolor'
 +jes...
 +
 +{{tag>​kanto litero_d roko esperanto}}