Uzantaj iloj

Retejaj iloj


duondiro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

duondiro [04.11.2015 12:58]
duondiro [21.12.2023 08:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Duondiro ======
  
 +^Teksto|[[Rokbando Queen]]|
 +^Muziko|[[Rokbando Queen]]|
 +^E-teksto|[[Ramón MORALES]]|
 +^Kantas|[[Freddie MERCURY]]|
 +
 +**Noto:** Tio cxi estas kantebla traduko de la kanto "​**Innuendo**",​ de la angla rokbando **Queen**. La kanto estis unue publikigita en la albumo "​**Innuendo**"​ (1991). Tie cxi unue legigxas kantebla versio, poste sxlosiloj por kantado de tiu versio kaj finfine lauxvorta traduko de la kanto.
 +
 +===== Duondiro =====
 +
 +U! U!
 +
 +Daŭras sunanta la sun´, kaj dezertoj sablas
 +Daŭras la ond´ frakasanta ĉe l´ olda mar´
 +Dum estas la vent´ kaj la stel´ kaj ĉielo
 +Ĝis disfalas montoj en ebenaĵ´
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
 +>​Surŝnure stumblaj
 +>Ho, ni daŭre provos, jes
 +>Nur tempon perdantaj
 +
 +Daŭre ni vivas laŭ ras´, kolor´ aŭ kred´
 +La frenezec´ kaj avarec´ regnigas nin
 +Kaj gvidas nin tradicio, superstiĉo,​ falsa religi´
 +Tra eonoj, sen ĉes´, sen ĉes´
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
 +>​Surŝnure stumblaj
 +>Ho ni daŭre eraros
 +>Ĝis la fin´ de l´ temp´
 +>Ĝis la fin´ de l´ temp´
 +
 +(Interajxo)
 +
 +Tra l´ malĝojo, nu tra nia splendo
 +Vin ne ĝenu mia duondiro
 +
 +Estu tiel, kiel esti povas vi
 +Nur igu vin mem tio, kion kore esti volas vi
 +Nur sekvu vian tempon, nur vi, nur vi
 +Forlasos egoon, nur vi, nur vi, je via temp´
 +
 +U! U!
 +
 +Se ekzistas ia Di´ aŭ ia justec´ sub la ĉiel´
 +Se estas cel´, ia kial´ pri nia mort´ aŭ viv´
 +Se estas respondoj al demandoj, kiujn endas fari ni
 +Elmontru vin, detruu l´ timojn, for masko ĉi!
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
 +>​Surŝnure stumblaj
 +>Jes ni grimacas daŭre, jes
 +>Kaj ja tio por esti, estos ĝi
 +
 +Ni nur daŭre provos
 +Ni nur daŭre provos
 +Ĝis la fin´ de l´ temp´
 +Ĝis la fin´ de l´ temp´
 +Ĝis la fin´ de l´ temp´
 +
 +===== Ŝlosiloj por kantado =====
 +
 +**Unuan strofon**
 +
 +Unuan verson, la diftonga silabo **sky** en la angla originalo devas koincidi kun la vorto **sun´** en tiu ĉi traduko.
 +Duan verson, la silabo **sea** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en la vorto **frakasanta**.
 +Trian verson, la silabo **star** devas koincidi kun la vorto **stel´**.
 +Kvaran verson, la unua silabo en **crumble** devas koincidi kun la unua silabo en **montoj**.
 +
 +**Refrenon**
 +
 +Duan verson, la du silaboj en **fine line** devas koincidi kun la du silaboj de **stumblaj**.
 +Kvaran verson, la tri silaboj en **just passing** devas koincidi ekzakte kun la tri silaboj en **nur tempon**.
 +
 +**Duan strofon**
 +
 +Duan verson, la silabo **pure** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **regnigas**.
 +Kvaran verson, la silaboj **and on and on** devas koincidi ekzakte kun la silaboj **sen ĉes´, sen ĉes´**.
 +
 +**Refrenon**
 +
 +La silaboj en **till the end of time** koincidas ekzakte kun **ĝis la fin´ de l´ temp´**.
 +
 +**Tian strofon** (post la interaĵo)
 +
 +Duan verson, la silabo **point** devas koincidi kun la silabo **cel´**. La unua longa silabo en **reason** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **kial´**.
 +Kvaran verson, la lasta silabo en **yourself** devas koincidi kun la silabo **vin**.
 +
 +**Refrenon**
 +
 +Trian verson, la longa silabo en **keep** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **grimacas**.
 +Kvaran verson, la du silaboj **will be** estas la tri silaboj **estos ĝi**.
 +
 +===== Duondiro =====
 +(lauxvorta traduko nekantebla)
 +
 +Dum la suno pendas en la ĉielo kaj la dezerto havas sablon
 +Dum la ondoj frakasiĝas en la maro kaj trovas la teron
 +Dum estas vento kaj steloj kaj ĉielarkoj
 +Ĝis la montoj disfalas ebenaĵe
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho jes! Ni daŭre klopodos!
 +>​Surpaŝi tiun malgrasan linion
 +>Ho ni daŭre klopodos, jes
 +>Nur pasigante nian tempon
 +
 +Dum ni vivas laŭ raso, koloro aŭ kredo
 +Dum ni regnas pere de blinda frenezeco kaj nura avareco
 +Niaj vivoj gviditaj de tradicio, superstiĉo,​ falsa religio
 +Tra eonoj kaj plu kaj plu
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho jes! Ni daŭre klopodos!
 +>Ho ni surpaŝos tiun malgrasan linion
 +>Ho ho ni daŭre klopodos
 +>Ĝis la fino de la tempo
 +>Ĝis la fino de la tempo
 +
 +(Interaĵo)
 +
 +Tra la malĝojo, ĉio tra nia splendeco
 +Ne ofendiĝu pro mia duondiro
 +
 +Vi povas esti ajne tiel, kiel vi volas
 +Nur metu vin mem en tion, kion vi pensas, ke vi povus esti
 +Liberiĝu laŭ via tempo, liberiĝu, liberiĝu
 +Forlasi vian egoon, liberiĝu, liberiĝu por vi mem
 +
 +Uu, Uu!
 +Se ekzistas ia Dio aŭ iu ajn justeco sub la ĉielo
 +Se estas celo, se estas kialo por vivi aŭ morti
 +Se estas respondoj por la aferoj, kiujn ni endas demandi
 +Elmontru vin mem, detruu niajn timojn, demetu vian maskon
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ho jes! Ni daŭre klopodos!
 +>He surpaŝi tiun malgrasan linion
 +>Jes ni daŭre ridetos, jes
 +>Kaj io ajn estonta, ĝi estos
 +
 +Ni nur daŭre klopodos
 +Ni nur daŭre klopodos
 +Ĝis la fino de la tempo
 +Ĝis la fino de la tempo
 +Ĝis la fino de la tempo
 +
 +===== Ligiloj =====
 +
 +Pri la muzikbando: http://​eo.wikipedia.org/​wiki/​Queen
 +
 +Pri la kanto (nur angle nun): http://​en.wikipedia.org/​wiki/​Innuendo_(song)
 +
 +{{tag>​kanto litero_q litero_d angla Queen}}