Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekfloretis_blanka_roza_flor

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ekfloretis_blanka_roza_flor [04.11.2015 14:00]
ekfloretis_blanka_roza_flor [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ekfloretis blanka roza flor' ======
 +
 +
 +^Muziko|pola popola melodio|
 +^Teksto|M. Słobódzki|
 +^E-teksto|[[wpeo>​Edward Wojtakowski]]|
 +^MIDI|{{:​muziko:​Ekfloretis_blanka_roza_flor.mid}}|
 +
 +
 +Noto: //Populara soldatkanto el la periodo de la unua mondmilito.//​
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ :​muziknotoj:​Ekfloretis_blanka_roza_flor.png}}
 +
 +
 +
 +Ekfloretis blanka roza flor'.
 +Mia Jocxjo, ho revenu jam,
 +kisu, premu forte al la kor' —
 +kun la rozo vin atendas via am';
 +mia Jocxjo, ho revenu jam —
 +kun la rozo vin atendas via am'!
 +
 +Kiam venis de l’felicxo fin',
 +dum la sojlon vi transpasxis for,
 +kiam vi lastfoje kisis min —
 +cxe la karabeno flirtis roza flor';
 +dum la sojlon vi transpasis for,
 +cxe la karabeno flirtis roza flor',
 +
 +Kampon kovras jam nebulo nur,
 +en arbar' auxdigxas venta plor',
 +jen auxtuno — velkas roza flor',
 +Jocxjo en la mond' — perdigxis lia spur'
 +kampon kovras jam nebulo nur —
 +Jocxjo en la mond', perdigxis lia spur'.
 +
 +Post somero pasis la auxtun'​ —
 +jam forvelkis miaj rozoj nun;
 +kion do donaci dum vizit',​
 +kiam vi revenos jam el la milit';​
 +kion mi donacos dum vizit',​
 +kiam vi revenos jam el la milit'​.
 +
 +Ree floras blanka roza gam' —
 +mia Jocxjo ne revenos jam,
 +en batalo lia krevis kor' —
 +garnas nun la tombon mia roza flor';
 +en batalo lia krevis kor' —
 +sur la tombo nun la blanka roza flor'!
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_e pola notoj midi akordoj soldata}}