Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
Sur ambaŭ flankoj antaŭa revizio Antaŭa revizio | Antaŭa revizio | ||
el_cxiuj_knabinoj_konataj_pro_cxarm [04.11.2015 13:58] |
el_cxiuj_knabinoj_konataj_pro_cxarm [02.02.2024 09:17] (aktuala) albrecht [El ĉiuj knabinoj konataj pro ĉarm’] precizigo |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== El ĉiuj knabinoj konataj pro ĉarm’ ====== | ||
+ | |||
+ | ^Melodio|anonima, 1843 en: BRAUN, Liederbuch für Studenten| | ||
+ | ^Germana teksto|anonima, simile: Heinrich Christian BOIE (1797) el la angla »The Pretty Sally« de Henry CAREY (1715)| | ||
+ | ^E-teksto|[[wpeo>Ferdinand Pfeil]]| | ||
+ | ^Originala titolo|Von allen den Mädchen, so blink und so blank (Die Lore am Tore)| | ||
+ | |||
+ | |||
+ | |||
+ | ===== Teksto ===== | ||
+ | |||
+ | |||
+ | |||
+ | El cxiuj knabinoj konataj pro cxarm' | ||
+ | Plej placxas al mi la Loreto, | ||
+ | El cxiuj anguloj kaj stratoj de l' urb' | ||
+ | Plej placxas pordega dometo. | ||
+ | Ridetas la majstro, suspektas li jam, | ||
+ | Suspektas li jam pri la Loro, | ||
+ | Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag’, | ||
+ | Al sxi, mia cxarma trezoro. | ||
+ | |||
+ | Kaj kiam sxi venas tra nia stratet’, | ||
+ | Kaj ritme auxdigxas sonoro | ||
+ | De sxiaj botetoj sur strata pavim', | ||
+ | Ne tauxgas plu mia laboro. | ||
+ | Kortegajn frauxlinojn kun or' kaj juvel' | ||
+ | Belece superas la Loro, | ||
+ | Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag', | ||
+ | Al sxi, mia cxarma trezoro. | ||
+ | |||
+ | Kaj kiam alvenas naskigxo de Krist', | ||
+ | Da mono mi havas amason, | ||
+ | Por nova surtuto gxin sendis patrin' — | ||
+ | Mi donas al sxi en la kason; | ||
+ | Se portus diablo ricxajxojn al mi, | ||
+ | Mi cxion donacus al Loro, | ||
+ | Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag', | ||
+ | Al sxi, mia cxarma trezoro. | ||
+ | |||
+ | Sed kiam alvenos sunbrila somer' — | ||
+ | Anstataux migradi laux moro — | ||
+ | Farigxos mi majstro kaj burgxo de l’urb' | ||
+ | Per propra, metia laboro. | ||
+ | Farigxos mi majstro en nia urbet', | ||
+ | Kaj mia edzin’ estos Loro; | ||
+ | Ha, gaje ni vivos dum nokto kaj tag’ | ||
+ | En amo kaj gxoja humoro! | ||
+ | |||
+ | |||
+ | {{tag>kanto litero_e germana}} | ||
+ | |||