Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_cxiuj_knabinoj_konataj_pro_cxarm

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

Sur ambaŭ flankoj antaŭa revizio Antaŭa revizio
Antaŭa revizio
el_cxiuj_knabinoj_konataj_pro_cxarm [04.11.2015 13:58]
el_cxiuj_knabinoj_konataj_pro_cxarm [02.02.2024 09:17] (aktuala)
albrecht [El ĉiuj knabinoj konataj pro ĉarm’] precizigo
Linio 1: Linio 1:
 +====== El ĉiuj knabinoj konataj pro ĉarm’ ======
 +
 +^Melodio|anonima,​ 1843 en: BRAUN, Liederbuch für Studenten|
 +^Germana teksto|anonima,​ simile: Heinrich Christian BOIE (1797) el la angla »The Pretty Sally« de Henry CAREY (1715)|
 +^E-teksto|[[wpeo>​Ferdinand Pfeil]]|
 +^Originala titolo|Von allen den Mädchen, so blink und so blank (Die Lore am Tore)|
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +
 +El cxiuj knabinoj konataj pro cxarm'
 +Plej placxas al mi la Loreto,
 +El cxiuj anguloj kaj stratoj de l' urb'
 +Plej placxas pordega dometo.
 +Ridetas la majstro, suspektas li jam,
 +Suspektas li jam pri la Loro,
 +Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag’,
 +Al sxi, mia cxarma trezoro.
 +
 +Kaj kiam sxi venas tra nia stratet’,
 +Kaj ritme auxdigxas sonoro
 +De sxiaj botetoj sur strata pavim',​
 +Ne tauxgas plu mia laboro.
 +Kortegajn frauxlinojn kun or' kaj juvel'
 +Belece superas la Loro,
 +Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag',
 +Al sxi, mia cxarma trezoro.
 +
 +Kaj kiam alvenas naskigxo de Krist',​
 +Da mono mi havas amason,
 +Por nova surtuto gxin sendis patrin'​ —
 +Mi donas al sxi en la kason;
 +Se portus diablo ricxajxojn al mi,
 +Mi cxion donacus al Loro,
 +Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag',
 +Al sxi, mia cxarma trezoro.
 +
 +Sed kiam alvenos sunbrila somer' —
 +Anstataux migradi laux moro —
 +Farigxos mi majstro kaj burgxo de l’urb'​
 +Per propra, metia laboro.
 +Farigxos mi majstro en nia urbet',​
 +Kaj mia edzin’ estos Loro;
 +Ha, gaje ni vivos dum nokto kaj tag’
 +En amo kaj gxoja humoro!
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_e germana}}
 +