Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fajfu_jen_la_vivo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

fajfu_jen_la_vivo [04.11.2015 14:00]
fajfu_jen_la_vivo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Fajfu, Jen La Vivo ======
 +//Kantas [[Kajto]], teksto de [[Marcelo REDOULEZ]], muziko de [[Nanne KALMA]].//
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +//​(dedicxite al Simonne Bernard)//
 +
 +Fajfas la lokomotivo, helas gxia perspektivo,​ plej rapida sur la reloj, gxusta laux la hortabeloj.
 +Fajfas mire la konduktoro pro tekniko de la motoro, amas li jam kun fascino tiun koron de la masxino.
 +Fajfas vojagxantoj lauxde pro la komforto kaj aplauxde bonvenigas cxiuj homoj trajnon cxi en stacidomoj.
 +
 +//​Refreno://​
 +>Fajfu, fajfu, fajfu sur la vojo pro gajeco, dum malgxojo,
 +>Fajfu, fajfu, fajfu sen motivo tiun kanton, jen la vivo!
 +
 +Tempo tro rapide pasas malnovigxo ruston lasas plioftigxas la riparoj sed cxu vere gravas knaroj?
 +Vagonaro plu fieras, ecx se foje gxi suferas. Tion sentas masxinisto, kiu flegas kun persisto.
 +Sed publiko nun plendadas. Kompanion gxi persvadas: "For cxi antikvajxon prenu! Ke gxi el fervojoj svenu!"​
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +Fajfas la lokomotivo lastan fojon en aktivo. Estas gxi tro malmoderna gxia stato tre konsterna
 +Fajfas triste la konduktoro, kiu longe en memoro tenos tiujn kunveturojn kiel grandajn vivplezurojn.
 +Fajfas nun pri liaj sentoj, homoj kiuj sen atentoj jxetas cxion en forgeson salutante nur progreson.
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +{{tag>​litero_f kanto}}