Uzantaj iloj

Retejaj iloj


funebra_marsxo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

funebra_marsxo [29.10.2010 17:01]
pista
funebra_marsxo [04.11.2015 13:59]
Linio 1: Linio 1:
-====== Funebra marŝo ====== 
- 
-^E-teksto|[[wpeo>​E. Mihalski]]| 
-^MIDI|{{:​muziko:​funebra_marsxo.mid}}| 
- 
-Noto: funebra marsxo de la rusa revolucio 
- 
- 
-===== Teksto ===== 
-{{ :​muziknotoj:​funebra_marsxo.png}} 
- 
- 
-Viktime vi falis en kruda batal', ​ 
-pro am' al popol' en sindono. ​ 
-Vi cxion fordonis pro gxia liber', ​ 
-pro vivo, honoro kaj bono.  
-Vi ofte suferis en malliberej' ​ 
-verdikton maljustan sen gxenoj: ​ 
-Jugxistoj-vampiroj dedicxis al vi:  
-Vi iros sonante per cxenoj. 
- 
-Vi iras lacega, sonoras katen';​ 
-kun manoj, piedoj cxenita 
-trankvile-malgxoje rigardas jen vi 
-antauxen tra vojo sxtonita. 
-Varmigxis la cxenoj pro suna varmeg',​ 
-En karnon enigxis la fero, 
-kaj gutas al vundoj, kauxzitaj de gxi, 
-la sango varmega al tero... 
- 
-Sed portas katenojn vi kun silentad',​ 
-pro kara afer' vi suferas, 
-pro ke vi ne povas kun indiferent'​ 
-rigardi, ke frato mizeras. 
-En via anim' vivas sankta la kred', 
-ke vero la sxtalon superas, 
-ke venos la hor' de respekto al sang', 
-vi kiun pro frato oferas. 
- 
-Pereon sentante, en ora palac' 
-festene dibocxas tirano, 
-sed signojn minacajn delonge sur mur' 
-desegnas fatala jam mano, 
-pereos la jugo, levigxos popol' 
-grandega, potenca, libera! 
-Adiaux do, fratoj, vi iris kun nobl' 
-tra l'vojo honesta, fiera. 
- 
- 
-{{tag>​kanto litero_f kanto rusa notoj midi akordoj}} 
  
funebra_marsxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)