Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gulcxataj

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

gulcxataj [04.11.2015 13:55]
gulcxataj [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Gulĉataj ======
  
 +^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]|
 +Julio 2001
 +
 +===== Teksto =====
 +Trapikis koron mian najl’
 +en lasta lundo:
 +Du knabinetoj Gulcxataj –
 +jen kora vundo.
 +Sxveligas koron antaux krev’
 +stult’ ambigua,
 +cxar unu estas nur la rev’,
 +kaj jen – la dua.
 +
 +Labambas dua nun kun gaj’,
 +bieron trinkas,
 +dum la unua Gulcxataj
 +tapisxon trikas.
 +Sed de l’ palpebroj sama trem’
 +hepaton tentas!
 +Sxi estas stelo de l’ harem’, ​
 +sed vi – studentas.
 +
 +Ahx, knabineto Gulcxataj,
 +okula fundo!
 +De l’ montoj al dezert’ en maj’
 +venas inundo.
 +Kaj songxas mi, ke plongxas mi,
 +baraktas drone,
 +sed pravas vi, ke savas vi
 +min nur duone.
 +
 +Cxar pri l’ iama belulin’
 +mi sxatas revi,
 +do, same volas vidi vin
 +kaj kuri de vi.
 +Do, devas versxi larmojn mi
 +kaj sxviton visxi,
 +cxar tage revas nur pri vi,
 +sed nokte – pri sxi.
 +
 +Ahx, tiu praavina ben’ –
 +kolcxen’ argxenta,
 +fajruja flam’, cxevala hen’
 +kaj stepa vento!
 +Tra l’ fumo truon de la jurt’
 +enfalis stelo...
 +Ahx, Gulcxataj’ en dolcxa jun’ –
 +princino hela.
 +
 +Mil dolcxajn vortojn trovis jam
 +mi en la koro.
 +Ne revis ecx Omar Hajam
 +pri cxi trezoro.
 +Butere brilas flava lun’
 +dum nokta veno.
 +Por sxi mi cxion dirus nun,
 +por vi – apenaux.
 +
 +Aperas nokte lun-vizagx’
 +kun tamburino –
 +por gxua placx’ kaj ekster klacx’ –
 +la rev’ – virino.
 +Matene venas vi, kaj re –
 +la koro svenas:
 +inter la vero kaj la rev’
 +mi plu azenas.
 +
 +Mi retirigxas en panik’
 +kun denta grinco
 +de via nuda umbilik’,
 +de l’ streta gxinso.
 +Ja eble venus en diskret’
 +pli da kuragxo,
 +se min atingus la ridet’
 +de-post parangxo.
 +
 +Cxu fine venos nia maj’
 +kun ben’ fortuna?!
 +Ahx, Gulcxataj! Ahx, Gulcxataj!
 +Farigxu unu!
 +Prudentas cxiam Orient’,
 +do, agu dokte:
 +Parangxon vestu por moment’,
 +kaj venu nokte.
 +
 +{{tag>​kanto litero_g esperanto barda}}
gulcxataj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)