Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hejmo_rafael_milhomem

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

hejmo_rafael_milhomem [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Hejmo ======
  
 +^Muziko|[[Rafael Milhomem]]|
 +^Esperanta teksto|[[Marjorie BOULTON]]|
 +^Tipo|adapto|
 +
 +Kantas Karliene Araújo
 +
 +===== Teksto =====
 +Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
 +Ŝi kudris; li ĉarpentis.
 +Ligno kaj ŝtofo ordigite netis,
 +kaj meblo ŝajnis amosigno.
 +
 +Ili vivadis pene, ŝpare,
 +sed ĝoje, kreis sian neston,
 +revadis pri la hejmo pare,
 +kaj prifieris tolokeston;
 +
 +tapetis murojn, plantis florojn,
 +preparis robojn por la tria - 
 +kiu alportis ja laborojn, ​
 +sed igis hejmon ĝojradia.
 +
 +Pli da infanoj; pli da penoj;
 +da maltrankvilo,​ kaj sufero;
 +pli da laboroj, pli da benoj,
 +da estonteco kaj espero.
 +
 +Mebloj akiris siajn mitojn;
 +infanoj kreskis; ili kreis
 +proprajn memorojn, etajn ritojn; ​
 +mezaĝa paro jubileis –
 +
 +bombo detruis dum sekundo  ​
 +rikoltajn dudekkvin septembrojn, ​
 +kaj lasis sur malpura grundo
 +nur meblopecojn,​ sangajn membrojn.
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* https://​open.spotify.com/​album/​4veNUz6mBCdr7iqkw1apmB - Kanto ĉe Spotify
 +
 +{{tag>​kanto litero_h}}
hejmo_rafael_milhomem.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)