Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jam_ne_plu_estas_mok

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

jam_ne_plu_estas_mok [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Jam ne plu estas mok' ======
  
 +^Muziko|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])|
 +^Esperanta teksto|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])|
 +^Esperanta plenumo|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])|
 +^Tipo|nova teksto|
 +
 +Vinilkosmo © 2010
 +ISRC: FR-3T0-10-00025
 +Teksto kaj muziko : Igor Wasilewski  ​
 +
 +===== Teksto =====
 +ni estas frenezuloj, vi estas la saĝul’
 +aŭskultu min kacul’
 +
 +//​Refreno://​
 +>jam ne plu estas mok’
 +>jam ne plu estas ŝerc’
 +>sole esporimoj kun la frekvenc’
 +>de pli ol unu gigaherc’
 +>akra kiel piko vespa – la potenco Espa
 +>Eterne Rima kaj io ekstra
 +
 +miajn vortojn mi direktigas al tiuj
 +kiuj ne kredis
 +ke Espo povas havi repon
 +vi oscedis nur
 +antaŭ mi staris mur’
 +tamen mi ĝin supersalti scipovis
 +halti ne povis, eĉ ne volis
 +ĉar mi jam fluas nun kun ĉi tiu kurento
 +blovas tiom forta vento, ne helpos lamento
 +mi venas kun la ond’ de supera hiphop’
 +senkompata hiphop’ (verkoj de Ezop’)
 +predikas kiel pop’ kaj mi staras sur la top’
 +de la ŝip’, per kiu mi albordas
 +vian pugon mordas
 +sentu la doloron, vidu; estas nova realeco
 +komika lingvo, tamen kun beleco
 +ĉu atakema? ​
 +eble jes, sed mi kraĉas sen ĉes’
 +sur tian opinion, putinidoj scias nenion
 +hegemonion de la stil’
 +mi altrudas spite al via mir’
 +finfine venas la vir’ !
 +
 +//Refreno// (dufoje)
 +
 +turniĝas kvin pintoj de la stel’ kiel dentorado
 +la motor’ de la movado, El Dorado
 +nia El Dorado, aŭskultu min kacul’
 +ni estas frenezuloj, vi estas la saĝul’
 +ĵurnalistoj venis, demandis
 +kun kamerao iom vagis
 +notis, la aferon ne imagis
 +simple ne komprenis – jen mia opini’
 +kompreneble,​ en nekomprenebla situaci’
 +homo staras kaj prelegas
 +iuj sidas, kelkaj dormas
 +tiamaniere ni la etoson formas
 +apenaŭ kelkaj komprenas, aliaj nur ŝajnigas
 +kantante La Esperon salonon vigligas
 +sed mi diras: lasu tion, venu tuj, aŭdu:
 +jen tiel Espo funkcias, en rimoj kara mia
 +mi demonstras la veran scipovon ​
 +sur la ŝaktabul’ faras ĉiam ĝustan movon
 +
 +//Refreno// (dufoje)
 +
 +estis iam pioniroj, unuaj muzikistoj
 +jam antaŭ multaj jaroj, verdaj artistoj
 +sed mankis unu afer’
 +ĉu vi scias kio?
 +bongusta rep’ kun bongusta melodio
 +ĉu ŝok’? Jes, ŝok’! Aŭskultu – 
 +Espon mi utiligas
 +normala afer’ – 
 +mi tiel vivas, dubon neniigas
 +akceptu tion, ĉu vi kredas, ĉu ne
 +rigardu: mi staras fiere ĉi tie
 +jam pasis la temp’
 +kiam mi portis verdan stelon
 +kantis La Tagiĝon, kantis La Esperon
 +nun mi iras propran vojon
 +ĉar ĉi tie kuŝas senc’
 +alia frekvenc’,​ la vera potenc’
 +vi volas aŭdi Esperanton? ​
 +ŝanĝu ĉambron!
 +jen la magi’
 +jen vera Esperanto
 +Eterne rima Repmajstro
 +montara freŝa akvo
 +akceptu la defion, ek, ek, al barakto!
 +vi konas la ceteron
 +
 +vi diras ĉiam tiom malrapide “saluton”
 +mi perdas paciencon, jam finu la balbuton
 +kial vi klarigas, ke vi estas nur komencanto
 +tiel ne rajtas esti, tio ne estas Esperanto
 +rigardu majstron de esporimoj – 
 +kvazaŭ Harry Houdini
 +liberan stilon mi daŭrigas
 +ne eblas tion fini
 +malgraŭ la mokul’
 +malgraŭ la kacul’
 +ridu, jes ridu, manĝu merdon ci stultul’
 +esporimoj estas pugno
 +kiu pistas nekredemulojn
 +movu pugon, defiu mokantajn forfikulojn
 +sed ne diru "​saluton"​
 +montru nur la repmajstron
 +mi prelegas nun, mi prezentas Esperanton
 +mi portas flagon, sed ne tiun kun la stelo
 +sur ĝi ‘stas mikrofon’ – simbol’ de ribelo
 +kontraŭ malfortuloj
 +kiuj nur kantas La Esperon
 +kontraŭ eternaj komencantoj
 +vi konas la ceteron
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* https://​www.deezer.com/​en/​track/​65764233 - Kanto "Jam ne plu estas mok' " ĉe Deezer
 +
 +{{tag>​kanto litero_j}}
jam_ne_plu_estas_mok.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)