Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_cxesas_amo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

kiam_cxesas_amo [28.02.2010 14:12]
wdiestel
kiam_cxesas_amo [04.11.2015 13:58]
Linio 1: Linio 1:
-====== Kiam ĉesas la amo ====== 
  
-^Teksto|[[Georg KREISLER]]| 
-^Muziko|[[Georg KREISLER]]| 
-^E-teksto|[[Eduard WERNER]]| 
- 
-===== Teksto ===== 
- 
- Ho terur',​ kiam ĉesas la amo, 
- ho timeg',​ kiam svenas la am'. 
- Sed ĉu ni pensu pri amo al damo, 
- ke ĝi restos en kor' por ĉiam'​. 
- Nur mi amas inojn eterne, 
- tute sen iu malfacil'​. 
- Kaj ili min amas. Do, kaj kerne 
- tio estas mia il': 
- 
- A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu, 
- nia am', domaĝe, preskaŭ jam forsvenis, 
- kiam mi tranĉis la gorĝon de Mari'. 
- Do ŝi amis min ĝis sia morto, 
- kaj pro la tranĉet'​ ne tro koleros ŝi. 
- 
- A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu, 
- nia amo apenaŭ ĵus alvenis, 
- kiam Ĵanin kuracis sin per aspirin',​ 
- do - ne estis aspirin',​ sed estis striknin',​ 
- sed mi ege ĝis hodiaŭ amas ŝin. 
- ​Adelhajd mi ĵetis en riveron, 
- kaj ne vidis tion ies ajn okul'. 
- Kaj ankaŭ ŝi pardonos min, ĉar mi mortigis ŝin 
- apud romantika insul'​. 
- 
- A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu, 
- Ĉu virino povas ion pli deziri? 
- Post la mort' ilin pli forte amis mi. 
- Ke rapide venis karmo, estas nur aparta ĉarmo, 
- Kaj krome ĝis nun plendis neni'. 
- ​Ekzemple:​ mian karan Isabelon metis mi sur trajnan relon, 
- Lili, Leno kaj Marjano mortis pro la troa bano, 
- Lizan vivon finis frapo per ŝtonego sur la kapo, 
- Kaj, domaĝe post la ĉas' Eva estis nur karkas'​. 
- 
- A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu, 
- Nia am' ne havis pli ol du, tri horojn, 
- Kiam mi grimpis sur la turon kun Mari'. 
- Ĉe Ivonne, tre malbone, ne fermiĝis la gazkran',​ 
- tiom multajn floron ja ricevis ŝi. 
- 
- A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu, 
- Nure Sonja volis min tuj asekuri, 
- Do, tio kolerigis ege min. 
- Tio min tiom trafis, ke mi ŝin tuj mortpafis, 
- Kaj hodiaŭ mi ne plu amas ŝin. 
- Sed Aneliza jes travivus la malsanon, 
- Nur la malĝustan kuracilon trinkis ŝi. 
- Frida ne plu havis forton, kaj ŝi sercxis mem la morton 
- ​Kompreneble helpis mi. 
- 
- A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu, 
- Sed hodiaŭ ekkonis mi virinon, 
- la plej belan de la mondo, kredu min. 
- Sed por festo kun brilo mankas akra ja tranĉilo, 
- de pistoloj tutan aron mi fordonis al riparo, 
- mi falĉilon prunte prenos, la arseno morgaŭ venos, 
- ​balailon eĉ pli poste por balai ĉiujn ostojn, 
- la petroleo jam atendas longe ŝin. 
- A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu 
- ​Multan monon kostas belulin'​. 
- 
- 
-{{tag>​kanto litero_K germana ama}} 
kiam_cxesas_amo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)