Uzantaj iloj

Retejaj iloj


konfuzita

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

konfuzita [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Konfuzita ======
  
 +^Muziko|[[Luis FONSI]]|
 +^Esperanta teksto|[[Svetozar LAŜIN]]|
 +^Esperanta plenumo|?|
 +^Tipo|nova teksto|
 +^Originala plenumo|[[Luis FONSI]]|
 +^Originala teksto|[[Luis FONSI]]|
 +
 +Tio ĉi estas parodio de la fama kanto "​Despacito"​. Ĝi temas pri tio kiel eksterulo perceptas Esperanton kaj esperantistojn dum rekta viva kontakto.
 +
 +La parodio estas pli mallonga ol la originala kanto.
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Mi
 +Sidas en kafejo apud la hotel',​
 +En eksped'​ mi estas pro labor'​.
 +
 +Mi
 +Ripozi volas kaj por tiu cel'
 +Mendas du pokalojn da likvor'​.
 +
 +Tuj
 +Rekte apud mi aperas strangular',​
 +Eksidas dekduope ĉe la granda tabl'
 +Kaj komencas klaĉi vigle kaj tumulte.
 +
 +Mi
 +Volas subaŭskulti sed jen la problem':​
 +Malgraŭ mia granda klero kaj lingvem'​
 +Ne komprenas mi la lingvon tute!
 +
 +>​Kon-fu-zi-ta,​
 +>Mi neniam estis tiel konfuzita,
 +>Ŝajnas esti iu lingvo latinida,
 +>Tamen al nenio estas ĝi simila.
 +>​Kon-fu-zi-ta,​
 +>Ne estas la itala nek eĉ la latina,
 +>Sonas kiel stranga lingvamas'​ miksita,
 +>Kaj por komprenado estas malfacila...
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* https://​www.youtube.com/​watch?​v=kJQP7kiw5Fk - la originala kanto
 +
 +{{tag>​kanto litero_k parodio}}
konfuzita.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)