Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:kat:litero_n

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

Sekva revizio
Antaŭa revizio
Sekva revizio Sur ambaŭ flankoj sekva revizio
wiki:kat:litero_n [28.02.2007 15:23]
kaa kreita
wiki:kat:litero_n [13.11.2009 14:02]
tone
Linio 1: Linio 1:
-====== Litero "​N"​ ======+**Nova Kanto**
  
-{{topic>​litero_n}}+//Teksto: Aleksandras Dambrauskas Dombrowski (pseŭdonimo:​Adomas Jakštas) kaj Tone// 
 + 
 +Mil naŭcent kvin. Francio. La revo de la knabo el Bjalistoko fariĝis realo. Nun, ĉiuj personoj de la mondo povas saluti unu la alian. Jen Esperanto. Vivanta lingvo! 
 + 
 +Veke vibru, veke vibru,  
 +Veke vibru verda voko!  
 + 
 +Mil okcent kvindek naŭ 
 +Alvenis homo al la mondo kvazaŭ 
 +Li estus sendita por tasko misiista 
 +Altkvalita. Sur la tero infinita 
 +Dekkvina de decembro estis la dato  
 +Bjalistoko, pola urbeto, la kandidato 
 +Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton 
 +Kiu sanĝus la mondon sen uzi bajoneton 
 +Lazaro Ludoviko Zamenhof 
 +Estis la nomo de la homo  
 +kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon. 
 + 
 +//​Esperanto,​ estas nova kanto 
 +Mia kaj via. La Lingvo Internacia.//​ 
 + 
 +Komenciĝis,​ do, la revolucio 
 +Kiu alportus nur bonon al civilizacio 
 +Esperanto ĉiuloken senhalte iras 
 +Simpatianton tra la mondo ĝi akiras 
 +Nekredebla akcepto. Ĉu eble mistika? Ne nur. 
 +Sed ankaŭ efika, praktika, komunika 
 +Ĉar la parolo flekseble kaj gracie fluas 
 +Tute libere, ĝi evoluas vere. 
 +Esperanto estas uzata proze aŭ poezie 
 +En ĉiuj rilatoj kaj alie. 
 +Interprete, interete ankaŭ ĝi utilas 
 +Ĝi facilas, ni babilas. Kaj ĝia povo, kompreneble,​ ja furoras 
 +Pro tio Esperanto multe valoras 
 +Do!...Dehaku. Do!... Dehaku. Do!... 
 +Dehaku se vi povas baobabon. 
 +Dehaku se vi povas la revon de l’ knabo el Bjalisktoko. Kruda epoko. Plena je moko. La provoko, sufoko. Humila bloko. Patra ŝoko.  
 +Monda reciproko. Forta voko, en ĉiu loko. Jes!!! 
 + 
 +//​Esperanto,​ estas nova kanto 
 +Mia kaj via. La Lingvo Internacia//​ 
 + 
 + 
 +                                                                                                 
 + 
 +(*)Eksonu nova kanto 
 +Pri la lingvo Esperanto,​ 
 +Pri ligil’ internacia,​ 
 +Revo nia, amo nia! 
 +Kreitaĵ’ la plej mirinda 
 +Vere estas ĝi laŭdinda 
 +De verkistoj, de poetoj, 
 +En poemoj kaj odetoj, 
 +Pli ol tondro de bataloj, 
 +Pli ol dolĉaj najtingaloj,​ 
 +Pli ol belaj aktorinoj,​ 
 +Pli ol fajfoj de maŝinoj, 
 +Pli ol oro la plej brila, 
 +Pli ol gloro senutila, 
 +Pli ol ĉiu, pli ol ĉio, 
 +Krom la amo kaj la Dio. 
 +Dum venonta la centjaro, 
 +Sciu esperantistaro,​ 
 +En Eŭropo, Ameriko, 
 +En Azio kaj Afriko, 
 +Kie ajn vi veturados  
 +Esperanton vi trovados, 
 +Sur la strato, en vagono, 
 +En hotelo, en salono 
 +Kaj eĉ en privata domo 
 +Ĝin parolos ĉiu homo: 
 +Laboristo, profesoro,​ 
 +Kaj juĝisto, kaj doktoro, 
 +Kaj hebreo, kaj kristano, 
 +Kaj litovo kaj japano, - 
 +Kaj pereos la plendato: 
 +“Mi vin ne komprenas, frato”. 
 +Por ke venu tiu horo -  
 +Kune fratoj, al laboro! 
 +Jen per kanto, jen per vorto, 
 +Jen agante ĝis la morto, 
 +Servu ni al la afero, 
 +La plej bela sur la tero, 
 +Gardu ĝin de la forgeso 
 +Per parolo en la preso; 
 +Iru kiel apostoloj  
 +Ĝin prediki por popoloj, 
 +Kaj eksonu nia voko 
 +Sur la ter’ en ĉiu loko, 
 +En vilaĝoj, en urbetoj, 
 +En lernejoj, en gazetoj,  
 +Kaj servantajn al la vero 
 +Nin fortigu la Espero. 
 + 
 +//​Esperanto,​ estas nova kanto 
 +Mia kaj via. La Lingvo Internacia.//​ 
 + 
 + 
 + 
 + 
 +(*)Tiu parto estis verkita de la litova pastro, Aleksandras Dambrauskas Dombrovski (1860-1938).
  
-{{tag>​kategorio}} 
wiki/kat/litero_n.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)