Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:kat:litero_n

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

Sur ambaŭ flankoj antaŭa revizio Antaŭa revizio
wiki:kat:litero_n [13.11.2009 14:02]
tone
wiki:kat:litero_n [13.11.2009 16:01]
ljosxa malnova revizio restarigita
Linio 1: Linio 1:
-**Nova Kanto**+====== Litero "​N"​ ======
  
-//Teksto: Aleksandras Dambrauskas Dombrowski (pseŭdonimo:​Adomas Jakštas) kaj Tone// +{{topic>​litero_n}}
- +
-Mil naŭcent kvin. Francio. La revo de la knabo el Bjalistoko fariĝis realo. Nun, ĉiuj personoj de la mondo povas saluti unu la alian. Jen Esperanto. Vivanta lingvo! +
- +
-Veke vibru, veke vibru,  +
-Veke vibru verda voko!  +
- +
-Mil okcent kvindek naŭ +
-Alvenis homo al la mondo kvazaŭ +
-Li estus sendita por tasko misiista +
-Altkvalita. Sur la tero infinita +
-Dekkvina de decembro estis la dato  +
-Bjalistoko, pola urbeto, la kandidato +
-Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton +
-Kiu sanĝus la mondon sen uzi bajoneton +
-Lazaro Ludoviko Zamenhof +
-Estis la nomo de la homo  +
-kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon. +
- +
-//​Esperanto,​ estas nova kanto +
-Mia kaj via. La Lingvo Internacia.//​ +
- +
-Komenciĝis,​ do, la revolucio +
-Kiu alportus nur bonon al civilizacio +
-Esperanto ĉiuloken senhalte iras +
-Simpatianton tra la mondo ĝi akiras +
-Nekredebla akcepto. Ĉu eble mistika? Ne nur. +
-Sed ankaŭ efika, praktika, komunika +
-Ĉar la parolo flekseble kaj gracie fluas +
-Tute libere, ĝi evoluas vere. +
-Esperanto estas uzata proze aŭ poezie +
-En ĉiuj rilatoj kaj alie. +
-Interprete, interete ankaŭ ĝi utilas +
-Ĝi facilas, ni babilas. Kaj ĝia povo, kompreneble,​ ja furoras +
-Pro tio Esperanto multe valoras +
-Do!...Dehaku. Do!... Dehaku. Do!... +
-Dehaku se vi povas baobabon. +
-Dehaku se vi povas la revon de l’ knabo el Bjalisktoko. Kruda epoko. Plena je moko. La provoko, sufoko. Humila bloko. Patra ŝoko.  +
-Monda reciproko. Forta voko, en ĉiu loko. Jes!!! +
- +
-//​Esperanto,​ estas nova kanto +
-Mia kaj via. La Lingvo Internacia//​ +
- +
- +
-                                                                                                 +
- +
-(*)Eksonu nova kanto +
-Pri la lingvo Esperanto,​ +
-Pri ligil’ internacia,​ +
-Revo nia, amo nia! +
-Kreitaĵ’ la plej mirinda +
-Vere estas ĝi laŭdinda +
-De verkistoj, de poetoj, +
-En poemoj kaj odetoj, +
-Pli ol tondro de bataloj, +
-Pli ol dolĉaj najtingaloj,​ +
-Pli ol belaj aktorinoj,​ +
-Pli ol fajfoj de maŝinoj, +
-Pli ol oro la plej brila, +
-Pli ol gloro senutila, +
-Pli ol ĉiu, pli ol ĉio, +
-Krom la amo kaj la Dio. +
-Dum venonta la centjaro, +
-Sciu esperantistaro,​ +
-En Eŭropo, Ameriko, +
-En Azio kaj Afriko, +
-Kie ajn vi veturados  +
-Esperanton vi trovados, +
-Sur la strato, en vagono, +
-En hotelo, en salono +
-Kaj eĉ en privata domo +
-Ĝin parolos ĉiu homo: +
-Laboristo, profesoro,​ +
-Kaj juĝisto, kaj doktoro, +
-Kaj hebreo, kaj kristano, +
-Kaj litovo kaj japano, - +
-Kaj pereos la plendato: +
-“Mi vin ne komprenas, frato”. +
-Por ke venu tiu horo -  +
-Kune fratoj, al laboro! +
-Jen per kanto, jen per vorto, +
-Jen agante ĝis la morto, +
-Servu ni al la afero, +
-La plej bela sur la tero, +
-Gardu ĝin de la forgeso +
-Per parolo en la preso; +
-Iru kiel apostoloj  +
-Ĝin prediki por popoloj, +
-Kaj eksonu nia voko +
-Sur la ter’ en ĉiu loko, +
-En vilaĝoj, en urbetoj, +
-En lernejoj, en gazetoj,  +
-Kaj servantajn al la vero +
-Nin fortigu la Espero. +
- +
-//​Esperanto,​ estas nova kanto +
-Mia kaj via. La Lingvo Internacia.//​ +
- +
- +
- +
- +
-(*)Tiu parto estis verkita de la litova pastro, Aleksandras Dambrauskas Dombrovski (1860-1938).+
  
 +{{tag>​kategorio}}
wiki/kat/litero_n.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)