Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:kat:litero_n

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

wiki:kat:litero_n [13.11.2009 14:02]
tone
wiki:kat:litero_n [04.11.2015 13:57]
Linio 1: Linio 1:
-**Nova Kanto** 
- 
-//Teksto: Aleksandras Dambrauskas Dombrowski (pseŭdonimo:​Adomas Jakštas) kaj Tone// 
- 
-Mil naŭcent kvin. Francio. La revo de la knabo el Bjalistoko fariĝis realo. Nun, ĉiuj personoj de la mondo povas saluti unu la alian. Jen Esperanto. Vivanta lingvo! 
- 
-Veke vibru, veke vibru, ​ 
-Veke vibru verda voko!  
- 
-Mil okcent kvindek naŭ 
-Alvenis homo al la mondo kvazaŭ 
-Li estus sendita por tasko misiista 
-Altkvalita. Sur la tero infinita 
-Dekkvina de decembro estis la dato  
-Bjalistoko, pola urbeto, la kandidato 
-Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton 
-Kiu sanĝus la mondon sen uzi bajoneton 
-Lazaro Ludoviko Zamenhof 
-Estis la nomo de la homo  
-kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon. 
- 
-//​Esperanto,​ estas nova kanto 
-Mia kaj via. La Lingvo Internacia.//​ 
- 
-Komenciĝis,​ do, la revolucio 
-Kiu alportus nur bonon al civilizacio 
-Esperanto ĉiuloken senhalte iras 
-Simpatianton tra la mondo ĝi akiras 
-Nekredebla akcepto. Ĉu eble mistika? Ne nur. 
-Sed ankaŭ efika, praktika, komunika 
-Ĉar la parolo flekseble kaj gracie fluas 
-Tute libere, ĝi evoluas vere. 
-Esperanto estas uzata proze aŭ poezie 
-En ĉiuj rilatoj kaj alie. 
-Interprete, interete ankaŭ ĝi utilas 
-Ĝi facilas, ni babilas. Kaj ĝia povo, kompreneble,​ ja furoras 
-Pro tio Esperanto multe valoras 
-Do!...Dehaku. Do!... Dehaku. Do!... 
-Dehaku se vi povas baobabon. 
-Dehaku se vi povas la revon de l’ knabo el Bjalisktoko. Kruda epoko. Plena je moko. La provoko, sufoko. Humila bloko. Patra ŝoko. ​ 
-Monda reciproko. Forta voko, en ĉiu loko. Jes!!! 
- 
-//​Esperanto,​ estas nova kanto 
-Mia kaj via. La Lingvo Internacia//​ 
- 
- 
-                                                                                                ​ 
- 
-(*)Eksonu nova kanto 
-Pri la lingvo Esperanto, 
-Pri ligil’ internacia, 
-Revo nia, amo nia! 
-Kreitaĵ’ la plej mirinda 
-Vere estas ĝi laŭdinda 
-De verkistoj, de poetoj, 
-En poemoj kaj odetoj, 
-Pli ol tondro de bataloj, 
-Pli ol dolĉaj najtingaloj,​ 
-Pli ol belaj aktorinoj, 
-Pli ol fajfoj de maŝinoj, 
-Pli ol oro la plej brila, 
-Pli ol gloro senutila, 
-Pli ol ĉiu, pli ol ĉio, 
-Krom la amo kaj la Dio. 
-Dum venonta la centjaro, 
-Sciu esperantistaro,​ 
-En Eŭropo, Ameriko, 
-En Azio kaj Afriko, 
-Kie ajn vi veturados ​ 
-Esperanton vi trovados, 
-Sur la strato, en vagono, 
-En hotelo, en salono 
-Kaj eĉ en privata domo 
-Ĝin parolos ĉiu homo: 
-Laboristo, profesoro, 
-Kaj juĝisto, kaj doktoro, 
-Kaj hebreo, kaj kristano, 
-Kaj litovo kaj japano, - 
-Kaj pereos la plendato: 
-“Mi vin ne komprenas, frato”. 
-Por ke venu tiu horo -  
-Kune fratoj, al laboro! 
-Jen per kanto, jen per vorto, 
-Jen agante ĝis la morto, 
-Servu ni al la afero, 
-La plej bela sur la tero, 
-Gardu ĝin de la forgeso 
-Per parolo en la preso; 
-Iru kiel apostoloj ​ 
-Ĝin prediki por popoloj, 
-Kaj eksonu nia voko 
-Sur la ter’ en ĉiu loko, 
-En vilaĝoj, en urbetoj, 
-En lernejoj, en gazetoj, ​ 
-Kaj servantajn al la vero 
-Nin fortigu la Espero. 
- 
-//​Esperanto,​ estas nova kanto 
-Mia kaj via. La Lingvo Internacia.//​ 
- 
- 
- 
- 
-(*)Tiu parto estis verkita de la litova pastro, Aleksandras Dambrauskas Dombrovski (1860-1938). 
  
wiki/kat/litero_n.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)