Aktualigo de tiu cxi pagxo

Ligante al la kategoriaj paĝoj pri ĉiu lingvo, mi konstatis ke pluraj sublistoj de tiu ĉi paĝo estas neaktualaj. Nemirinde, ĉar tiu ĉi bezonas “manan” aldonon, ne aŭtomate aktualiĝas kiel kategoria paĝo.

Pro tio ke ne estas iu vera avantaĝo havi ĉiujn titolojn en unu paĝo, mi proponas redukti la enhavon de tiu ĉi paĝo al listo de lingvoj, kiu ligu al ĉiu fontlingva kategoria paĝo.

--- António Martins-Tuválkin 17/04/2007 15:18

Tiu paĝo “tradukitaj” migris de la malnova kantaro, kiu ne havis eblecojn fari etikedojn por paĝoj. Tial ĉiun kategoriigadon oni devis fari permane. En ĉi tiu vikiejo ni havas etikedojn. Vd. Novaj trajtoj kaj iloj. Mi proponas uzi tiun eblecon anstataŭ krei paĝojn. Etikedoj ja aŭtomate tion faros.
Nun haveblas etikedojn por tradukoj: esperanto(originalaj), rusa, germana, franca, ktp, kiu ligas vin kun listopaĝoj. Mi faris aldonan etikedon Traduko, kiu listigas nur fontolingvoj, do paĝo simila al proponata de vi. Restis nur en paĝoj por etikedoj por lingvoj alskrivi novan etikedon “traduko” kaj ili trafos tiun liston. Kiel por vi tiu solvo? --- Aleksej KUZNECOV 18/04/2007 13:37

Propona nova sxablono por tradukajxoj

Mi proponas iom alian ŝablonon por kantoj kiuj uzas jam ekzistantajn melodiojn, ĉar ne ĉiuj estas samtipaj tradukoj/adaptoj:

MuzikoNomo FAMILINOMO
Esperanta tekstoNomo FAMILINOMO
Esperanta plenumoNomo FAMILINOMO
Tipotraduko / adapto / nova teksto
Originala plenumoNomo FAMILINOMO aŭ Grupo
Originala tekstoNomo FAMILINOMO

Laŭ mi “traduko”, “adapto” aŭ “nova teksto” estas grava distingo (eĉ se ofte ne klaras inter “traduko” kaj “adapto”), kaj jam enestas la vikion kazoj de ĉiuj ebloj en tiu ĉi gamo.

Krome mi proponas ke “kantas” iĝu “plenumo”, paralele al “teksto” kaj “muziko”. (Eblus male koherigi, per “verkis” kaj “koponis”, sed per substantivoj ŝajnas el mi pli klare.)

Kromkrome mi forlasus la majuskligon de familinomoj kaj donus tiun informon nur (sed detale) en la paĝo pri ĉiu koncerna homo — tial ke ofte temas pri “scenejnomoj” kaj aliaj ne-“pasportaj” nomformoj.

Kion vi pensas?

--- António Martins-Tuválkin 17/04/2007 14:09

Estas bona ideo pri la detala tabelo. Mi iom poste ŝanĝos la ŝablonon. Kia diferenco estas inter traduko kaj adapto?
Plenumo anst. Kantas - ankaŭ mi konsentas. Estu tiel.
Majuskligon, vi pravas, estus pli bone fari en priaŭtora paĝo, en kazo se tia ekzistas. --- Aleksej KUZNECOV 20/04/2007 06:29


Mi ŝanĝis aŭtomatan saxblonon kaj ŝablonon en Listo de ŝablonoj

--- Aleksej KUZNECOV 2011/10/26 20:01