Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nova_kantaro

Kantaro-vikio iĝas pli moderna

Ekde marto 2007 la kantaro funkcias en nova vikiejo - DokuWiki. Estis farita ĉio ebla, por konservi informon, kolektita en la kantaro. Tie vi legos pri diferencoj inter la vikioj, novaj trajtoj, iloj, ktp.

Informo konservita

  • kantotekstoj, akordoj, eksteraj ligoj
  • muzikaj grupoj, albumoj, diskoj
  • aŭtoroj, artikoloj, historio de novaĵoj

Preskaŭ ĉiam nomoj de paĝoj restis samaj, krom tiuj, en kiuj estis uzita signo apostrofo - ĝi estis forviŝita.

Informo ne savita

Pro malfacileco fari tion teknike, estis ne savitaj sekvaj informoj:

  • historio de redaktoj
  • kontribuantoj de paĝoj, farintaj redaktoj

Novaj trajtoj kaj iloj

DokuWiki estas pli moderna vikiejo, ol uzita antaŭe UseModWiki. Administranto de la vikiejo povas riĉigi ilaron, instalante novajn funkciojn. Jen estas plej gravaj novaj trajtoj:

  • strikta ensalutigo. Por ŝanĝi aŭ krei paĝojn vi devas ensaluti. Sen tio eblas nur montri paĝojn en la vikio.
  • etikedoj (angle: tags). Ili estas vortoj, priskribantaj enhavon de paĝoj. Dank'al uzo de etikedoj ni kategoriigas paĝojn en la vikio. En la malnova vikio ni uzis specialajn paĝojn por ĉiu kategorio (infanaj kantoj, tradukitaj, aboca indekso) kaj kreante novan paĝon oni devis enskribi nomon de paĝo en kelkaj kategori-paĝoj. Tio okupis multe da tempo, se paĝo apartenis al kelkaj kategorioj. Uzante etikedojn vi povas simple alskribi fine de paĝo bezonatajn etikefojn, kaj poste trovi la paĝon laŭ ĉiu el etikedoj.
  • konservado de dosieroj ene de la vikiejo. Se antaŭe ĉiuj bildoj kaj aldonaj materialoj estis konservitaj en aparta ftp-ejo, aliron al kiu havis nur administranto, nun ĉiu registrita uzanto povas ŝarĝi dosierojn al la vikiejo kaj uzi ĝin.
  • sintakso diferencas de la UseMod, sed ne tre, ankaŭ vi povas uzi Creole.

Aktualeco

Ĉiuj materialoj estis prenitaj el la malnova vikio duonjare antaŭ ekfunkcio de la nova vikiejo. Kvankam dum tiu duonjaro ŝanĝoj ne multis, ili estis kaj indas aktualigi kelkajn paĝojn. Se vi faris korektojn dum tiu tempo, bv. kontroli redaktitajn de vi paĝojn en la malnova vikio kaj fari korektojn tie. Adreso de la malnova vikiejo: http://www.ikso.net/kantaro-malnova/

nova_kantaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)