La kara ŝtelisto
E-Teksto 1 | Kálmán KALOCSAY |
---|---|
E-teksto 2 | Éva Farkas-Tatár |
MIDI | la_kara_stelisto.mid |
Origina titolo: A kedves tolvaj
Teksto
Mian koron iu ŝtelis for,
Kaj mi scias, kiu ŝtelis for.
Refreno:
Vi min ravas, vi min bone havas,
mi en viaj ĉenoj sklavas,
dolĉa vi!
Plej aminda, ĉarma ŝelistin’,
priŝtelinte ne forlasu min!
Refreno
Teksto 2
Mian koron iu ŝtelis for
Restas jam eterne en memor’;
Refreno:
Vi min havas, eĉ katenas
Mi jam al vi apartenas,
Karulet’
Ho, amata koro ŝtelisto,
Ne plu lasu jam min en tristo.
Refreno