Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pimpa_palko_pimpa_janko

Pimpa Palko, Pimpa Janko

Originala titoloCsínom Palkó, Csínom Jankó…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisGajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ)
MIDIcsinom_palko.mid

Soldatkanto en la XVII-a, XVIII-a jarcentoj dum la liberecbatalo.

.

Pimpa Palko, Pimpa Janko…

Pimpa Palko, Pimpa Janko bona karabeno,
Du pistoloj brilaj, leda portujeto.
Nu, ek! bonaj kamaradoj, drinku bonan vinon!
En la danc' amuzu ĉiu sian fianĉinon.

Ne ĉagrenu el ni iu, (ni) iru al la lando!
Venkon havos nia glavo kontraŭ la labanco+
Nu, ek!bonaj kamaradoj, drinku bonan vinon!
En la danc' amuzu ĉiu sian fianĉinon.

La brava kuruco++ havas husarjakon,
Sur la botoj spronon, fajran virĉevalon.
Ek,husaroj, kamaradoj, drinku bonan vinon!
En la danc' amuzu ĉiu sian fianĉinon.

Csínom Palkó, Csínom Jankó...

Csínom Palkó, Csínom Jankó, csontos karabélyom,
Szép selymes lódingom, dali pár pisztolyom.
Nosza rajta, jó katonák, igyunk egészséggel!
Menjen táncba ki-ki köztünk az ő jegyesével.

Ne bánkódjék senki köztünk, menjünk az Alföldre!
Megrontatik kezünk által az labanc ereje.
Szabad nékünk, jó katonák, Tisza-Duna közi,
Labancságnak mert nincs sehult ottan semmi közi.

Az vitéz kurucnak van szabott dolmánya,
Sarkantyús csizmája, futó paripája.
Nosza rajta, jó katonák, igyunk egészséggel!
Menjen táncba ki-ki köztünk az ő jegyesével.

Ottó Cél:

Palko pimpa, Janko pimpa, karabeno osta,
Pulvorujo silka, pistolpar'multkosta.
Ek,hurao, kamaradoj, drinku je la sano!
Nun dancigu viajn karajn verve kun elano.

Ni evitu malgajecon, en batalon iru,
Nian forton malamikoj senĉese nur miru!
Ter' libera por ni kion du riveroj lavas,
Ĉi terene la germanoj rajton ja ne havas.

+labancoj:soldatoj de la Austra imperiestro (divers-naciaj:germanoj,hungaroj,ktp.)
++kurucoj: Hungariaj liberecbatalantoj sub gvido de princo Ferenc Rákóczi

K.Kalocsay: Paŭlo brava, Petro brava…

Paŭlo brava, Petro brava, kara kamarado.
Boto ruĝa,spron',arĝenta decas al dancado.
Trinku sanon, trinku gajon
El la fajra vino,
Saltu, kriu, dancu ĉiu
Kun la karulino.:/ (fino)

pimpa_palko_pimpa_janko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 28.01.2026 20:39 de gaja_palko