Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nekonatoj_en_nokto

Nekonatoj en nokto

MuzikoBert Kaempfer
TekstoCharles Singleton kaj Eddie Snyder
Origina titoloStrangers in the night
MIDInekonatoj_en_nokto.mid

Teksto

Solaj homoj en la nokto iras,
Vagas sur la voj', kaj eksopiras,
Vok' ilia dronas fore sen respond'.

En okuloj brilas kruda solo,
Reve ili drivas por konsolo,
Kredu en la kor', ke ilin trovos mond'.

Multaj bomoj al la fajro nokte sidas,
Multaj homoj al amikoj plu rapidas.
Vivu la esper',
Ardu la fajrer'.
Dum ŝi nokto venos tiu,
Kiun vokis rev' de ĉiu.

Solaj homoj en la nokto iras,
Vagas sur la voj' kaj eksopiras.
Nokto de pasi', la nokt' de ampasi'.

nekonatoj_en_nokto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)