Uzantaj iloj

Retejaj iloj


progresu

Progresu!

Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko

Ankaŭ por du deklamgrupoj.

Teksto

Plende

1
Ĉiam vivi en mallumo
En malica fimizer'
Sub eterna prem' de zorgoj.
Ĉu por mi do nur sufer'?
Ĉu por ni do nur sufer'?

Instige

2
Kamaradoj, malgraŭ zorgoj
Perdu ne l'esperon vi!
Ĉar ni kreos novan mondon.
Al batalo vokas ĝi!
Al batalo vokas ĝi!

1
Ni velkadas en domaĉoj.
Kion povus fari ni
Ke ŝanĝiĝus nia sorto,
Ni, viktimoj de l'soci'?

2
El mucidaj mallumejoj
Laŭte sonu vok' al sun'!
For la sklavan humilecon!
Kun fervor' antaŭen nun!

1
Ĉu do kredi ke ne povos
Savi nin el ĉi infer'?
El nigrumo? el malsato?
El la vivo de l'mizer'?

2
En la koroj laboristaj
Forte flamas la esper'
Pri venonta nova tempo:
Sen maljusto, sen mizer'!

1-2
Kune marŝu ni al suno:
Forton naskas harmoni'!
Ĝi kondukos nin al venko
Super fia tirani'!

progresu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)