Muziko/Teksto | Julius MOSEN |
---|---|
E-teksto 1 | V. N. DEVJATNIN |
E-teksto 2 | Zanoni |
Origina titolo | Zu Mantua in Banden |
Tirollanda nacia kanto, esperantigita de Devjatnin kaj dediĉita al S-ro K. Steier
Andreon malamikoj kondukas al la mort',
Kaj li jam humiliĝis al sia ŝarĝa sort'…
Malgaja estas lia kor':
Germanoj estas en dolor',
Kun ili ankaŭ lia amata Tirolland'.
La manoj post la dorso, sed forta la anim'
Li antaŭ tuja morto ne pensis pri la tim'.
Ne povas mort' timigi lin,
Ĉar li tre ofte vidis ĝin
En la patrujo kara, amata Tirolland'.
Sed kiam li ekvidis tra la fenestra krad',
Ke la amikoj staras amase sur la strat',
Al ili laŭte kriis li:
“Vin savu Sankta Granda Di'
Kun Germanuj' trompita, kun kara Tirolland'”.
En manoj de l'soldato silentis la tambur',
Apenaŭ nur Andreo eliris el la tur', —
Kaj li, simila al leon',
Aliris al la bastion', —
Li, viro de la bela, amata Tirolland'!
La malamikoj volis surgenuigi lin,
Sed li fiere diris: “ne, mi ne faros ĝin!
Mi staros, kiel en batal'
En apud Izel-monto val',
Pro Franc-Imperiestro, pro mia Tirolland'!”
La kaporalo prenis la okulbindon for,
Kaj jen Andreo preĝas en tiu lasta hor'…
“Nun celu bone, sen maltraf'!…
Ho, kia malbonega paf'!…
Adiaŭ, mia kara, amata Tirolland'!”
Ekkaptis malamikoj Hoféron en montar'
Kaj en Mantúo trenis al morto sur rempar'.
Sangadis ĉiu frata kor’
En Germanujo pro dolor'
Kaj same en Tirol’. (2x)
Kun manoj dorsligitaj li paŝas al la sort',
Tre firme, ĉar neniel timigas lin la mort'.
La morto, kiun en batal'
Li ofte sendis al la val'
Por sankta land' Tirol. (2x)
Kaj kiam li ekvidis tra l' aresteja krad'
La manojn altlevitajn de kelka kamarad’
Ekkriis li: “Vin ŝirmu Di',
Li helpu al la imperi'
Kaj al la land' Tirol’!” (2x)
La tamburist' ektremas, resaltas la frapil’,
Dum al Hoféro cedas de l’ pordo la riglil’:
Kaj spite ĉeno kaj ŝnurar'
Libere paŝas al rempar'
Heroo de Tirol’. (2x)
Li tie surgenuu. “Ne!” — sonis kvazaŭ ŝtal' —
“Mi mortos rektstarante, jen, kiel en batal’!
Jen staras mi! Konservu Di’
La estron Franz de l' imperi’
Por lia land' Tirol’!” (2x)
La ŝnurojn de la manoj forprenas la serĝent',
Hoféro preĝas laste profunda en eksent'…
Kaj krias: “Bone trafu min!
Ekpafu!… Ho, vi fuŝis ĝin,…
Adiaŭ nun Tirol’!”
[Zanoni]