Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flava_blankul

Flava blankul'

Teksto/MuzikoONO Takao
KantasLa Mevo

Teksto

Ja rapide pasas tempo ĉi tie,
do, kiam estis nia lasta feri'?
Mia hararo ŝanĝiĝas griza,
kvankam naskiĝis mi hieraŭ.
Tia mizerul' en mizera land'…
Ni ne konas alilandojn,
ekskluzive de Uson'.
Ni ĉiam vidas mondon
en usona ĵurnal'.
Ja tia mizerul' en mizera land'…

Rekantaĵo:

Ĉu flavas nia haŭt'?
ĉu nigras nia kor'?
ĉu best' 'stas vespert'?
ĉu bird' 'stas vespert'?
Ni, flava blankul' en Azi'.

Ja nenie estas vorto ĉi tie:
respondec', fidindec'.
Forĵetis ni tion ja en riveron.
Mensogo alte virtas nun plu.
Tia mizerul' en mizera land'…
Ni ne ŝatas azianon,
ĉar similas li al ni.
Ni ne ŝatas usonanon,
ĉar ni ne samas al li.
Ja tia mizerul' en mizera land'.

Rekantaĵo

flava_blankul.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)