Teksto | gabriel aresti |
---|---|
Muziko | popola |
Kantas | marcxela fasani |
malriĉo, malsato kaj malespero ŝajnas esti ĉefaj trajtoj en la vivo de eŭskaj popolanoj.
ĉu ili sukcesos muldi pli bonan estontecon?
ĉi-monden venis vi
orfine kaj naive.
ĉu malriĉul' esperojn
rajtas efektive?
kaj tion diris vin
patrino pro kompato,
esperojn finmortigis
dum milit' soldato.
sed vi ne respondecos
pri alies ŝuldo
vi devas zorgi nure
pri estonteco-muldo.
travivis ni tre ofte
malsateg-epokojn
klopodis silentigi ni
stomakajn vokojn
kaj migris ni for
de la kara hejma fajro
en serĉo de mizera
malriĉul-salajro.
je edziniĝo vi posedis
nur kvin jupojn
du por la vend' kaj du
por lombardistaj lupoj
nur unu restis kaj
ĝi estas nun ĉifono
dum ade por aĉet'
de nova mankas mono.
infano sur la brako,
en la ventr' infano
maizo en la kamp'
kaj edzo trans dogano
nur restas tri mallongaj
stumpoj en fajrujo
por vi ne plu brilados
lumo en la tujo.
vi estas laca gento,
nia eŭska gento,
kvankame vi neniam
pekis dum momento.
sed vi ne respondecos
pri alies ŝuldo
vi devas zorgi nure
pri estonteco-muldo.