Muziko | R. HATTORI |
---|---|
E-teksto | Kikuriobu Matuba |
Prenu vinon! Pretu tamen nepre kiel mi,
kiun trafis pro l’ vintrinko kiel la premi’
lanc' la plej honora, inda de la tuta land’.
Vin nur tiam laŭdos oni brava, sen demand’…
Ĉu ventmuĝo ĉe l’ montpint', aŭ branĉa zum’ de l’ pin’
aŭ verŝajne lud’ liuta de l’ vizitotin’?
Haltigante la ĉevalon trovis mi, ke l’ ard'
brulas en ĝi serenade tra l’ rafina art'.
Nun mi staras, kie floris gloro de l’ pase’.
Sed real’ prezentas ĉion en ruinoj, ve!
Dum ĉiele pala lumo plenas de la lun’,
kaj korpreme min penetras sento de l’ aŭtun’.