Muziko | Ibsen Poulsen |
---|---|
Esperanta teksto | P. Th. Justesen |
Tipo | nova teksto |
Envenis ĉambron eta papilio.
Eksteren flugi arde ĝi deziris;
sed baris vojon nekonata io.
Antaŭen flugis ĝi, haltiĝis. miris:
„Ĉi tio estas kontraŭ ĉiu sperto.
Mi vidas lumon, brilan sunradion.
La vojon scias mi kun tuta certo,
sed kontraŭflugas ĉiam, ĉiam ion!
Ĉu do hardiĝi povas la aero?
Ĉu pereanta estas nun la mondo?
Ĉu tute ne ekzistas plu ekstero?
La floroj ne, kaj ne la mara ondo?
Cent fojojn provis mi, sed sensukcese.
Mi sidas ĉe la nuna, monda fino.
Ho! Malutilas flugi senprogrese,
batali kontraŭ fera monddestino”. —
Ĝismorte laca ĝi trankvile sidis.
Nun mi malfermis, kaj la muta sceno
finiĝis. Ĝi forflugis, rekonfidis,
daŭrigis vivi — tute sen kompreno.