Muziko | melodio de: Zu Mantua in Banden |
---|---|
Muziko2 | melodio de: Wij zijn de jonge garde |
Teksto | Joh. Most |
Esperanta teksto | N. Bartelmes |
La oron kiu fosas,
Martelas en ŝtalej'?
Kulturas la kamparon
Kaj teksas en drapej'?
Kaj zorgas pri l’ riĉula sat'
Mem vivas en mizera stat'?
/: Dungitoj1), laboristoj,
La proletariar':/
Kaj kiu konsumiĝas
Dum tutaj nokt' kaj tag'?
Bonstaton, lukson kreas
Por fremdaj sen repag'?
La mondoradon movas li,
Sed rajton havas je neni'?
/: Dungitoj, laboristoj,
La proletariar'.:/
Sklavigis kiun ĉiam
Tirana, raba band'?
Oferi devis sangon
Por ili batalant'?
Popol' komprenu, estas ci,
Trompata ĉiam sen konsci'!
/: Vekiĝu, laboristoj:
Ci proletariar'! :/
Kunigu fortojn viajn
Sub nia ruĝa flag'!
Por libereco luktu
Kaj por pli bona tag'!
Despotojn pelu for el mond'!
Ke estu pac' en tera rond'!
/: Batalu! laboristoj.
Ci proletariar'! :/
Potencon vi posedas
Per unueca lig',
Firmugu do la vicojn
Por fina liberig’!
Antaŭen, kontraŭ la kanajl'!
Ne vin timigu la mitrajl'!
/: Vi venkos laboristoj,
Ci proletariar'! :/