Esperanta teksto | H. E. Jensen |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Sneen dækker Mark og Mose |
Originala teksto | Chr. Winther |
Kuŝas neĝo sur la kampo,
staras nigra la arbar',
estingiĝas kiel lampo
sun' en la ĉiela mar'.
La silento regas ĉie,
lumas stelo en l’ aer',
la arbustoj dormas pie
sen odoro sur la ter'.
Kaj la floroj de l’ ĝardeno
lacaj dormas sen danĝer',
sub la mola neĝkuseno
ili spiras en liber'.
Staras kun klinita kapo
poplo sur la vintra tomb',
certe ĝi sub vintra drapo
revas pri somera pomp'.