Uzantaj iloj

Retejaj iloj


luno

Luno

Muzikogermana popolkanto
E-tekstoI. Ziermans
MIDIluno.mid

Teksto

Bona lun’, vi kiu movas
tra vesperaj nuboj vin.
Vi trankvile eble povas
helpi kaj konsoli min.
Mi dezirus, estro hela,
gaje iri kiel vi, sed,
ho, sorto plej kruela,
devas resti tie ĉi.

Bona lun’, al vi mi diras,
kial plendas mia kor’,
kaj al kiu ĉiam iras
miaj pensoj kun dolor’!
Bona lun’, ĉar vi silentas
nur al vi mi diras ĝin,
kio ade min trumentas,
igas plori min sen fin’!

Jen en tiu verda valo
inter densa foliar’,
flanke de la akvofalo
staras domo en arbar’.
Iru tien brilo via
en domet’ vi vidos ŝin,
tie loĝas koro mia,
mia kara amatin’.

luno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)