Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gejo

Gejo

Teksto

Mi estis gejo kaj suferis
Pro manko mia je kurag'
Al la gepatroj mi ne diris
Mi agis tiel en junaĝ'
Mi estis gejo kaj edziĝis
Al amikino jam post jar'
Sed tamen la geedza vivo
Al mi ja estis nur amar'.

Mi estis gejo kaj patriĝis
Eĉ du gefilojn havis mi
Edukis mi laŭ mia eblo
Kun amo kaj kun simpati'
Mi estis gejo, maljuniĝis
Sed kiel vidvo ĝis la mort'
Mi tre bedaŭras la solecon
Ĉar ĝi ne estas viva sort'.

Mi estis gejo kaj mi kaŝis
Subpremis sentojn de la kor'
Kaj kiam tion mi rimarkis
Jam mia vivo estis for
Mi estis gejo kaj suferis
Pro manko mia je kuraĝ'
Kaj kiam tion mi rimarkis
Jam mia vivo estis for.

gejo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)