Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jolanda

Jolanda

Muziko Pablo Milanés
Esperanta tekstoManno Montanna
Esperanta tekstoJorge de Oliveira
Esperanta plenumoManno Montanna
Esperanta plenumoJorge de Oliveira
Tipotraduko
Originala titolo Yolanda
Originala plenumo Pablo Milanés
Originala teksto Pablo Milanés

Teksto

Versio de Manno Montanna

Traduko: Manno Montanna

Bonvole, vi aŭskultu tiun ĉi amdeklaron
Certe ĝi estas pli ama ol nura kanzon’
Romantika sen atenti al tiaj formoj
por ke ĝi ĉesigu la ŝtormon da sento
-Mi amas, mi amas…
-Eterne vin mi amas
Se vi forestos, mi ne nepre mortos
Sed se mi ja mortos, mi estu ĉe vi
Mia solec’ sentas sin akompana
Pro tio al mi kelk-foje necesas
Via mano… Via mano…
Eterna estas via mano
Kiam mi vidis vin mi estis certa
pri tiu timo ektrovi min senprotekta
Pro mil kialoj vi nudigas min,
mian bruston malfermas kaj ĝin vi plenigas
Je amoj… Je amoj…
Eterne plena je amoj
Se iufoje mi estas tiel senkuraĝa
mi rezignas rigardi la sunon matene
Kredante preĝon, kiun al mi lernigis vi,
Mi videtas anĝelon kaj ekkrias al vento:
-Jolanda!
-Jolanda!
-Eterna vi estos, Jolanda!

Versio de Jorge de Oliveira

Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Jen ĉi kanzon' ja estas pli ol nur kanzon'
Ĝi fariĝas mia amdeklaro
Gracia sen ke mi pensu pri la ĝusta formo
Sed senracia kvazaŭ ŝtormo
Mi amas, mi amas,
mi amas vin, mi amas
Se vi forestas mia kor' sopiras
Kaj se vi mortos mi vin akompanos
Kiam soleco alvenas kaj frapadas
Kaj mankas la varmo de via korpo
Mi serĉas, mi serĉas,
mi serĉas vin, mi serĉas
Kiam mi vidis vin l' unuan fojon
Mi estis certa, ke vi min malkovros
Vi venas kaj tuj senhonte min nudigas
Kaj ekbruligas mian fajron
Mi ĝuas, mi ĝuas,
mi ĝuas vin, mi ĝuas
Kiam mi sentas miajn fortojn tuj frakasi
Mi nepre ŝirmiĝas en via sino
Dirante la preĝon kiun vi inventis
Mi rigardas vin kaj ekkrias
Jolanda, Jolanda,
mi bezonas vin Jolanda!

Eksteraj ligoj

jolanda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)