Muziko | Nomo FAMILINOMO |
---|---|
Esperanta teksto | Nomo FAMILINOMO |
Esperanta plenumo | Nomo FAMILINOMO |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | Kore |
Originala teksto | Nomo FAMILINOMO |
(Dufoje)
Pro tia sento jen suferas mi
En mia esto naskiĝas la sufer'
Per kia sorto ĝin forturnos mi
Kiel kaptito kredante al esper'
Refreno:
Pro mi
La suno flagras aliloke
Nebulo regas
Pro mi
Malbono ridas spitprovoke
Nenio al mi flegas
Pro ia vundo ene funde de mi
Ve! Jam denaske ŝvebas la mister'
Per kia vorto ĝin konfesos mi?
Kiom da temp' daŭros la infer'?
Refreno
En-horde pleja medicino
Per kuracil', ĉu eblas la liber'?
Mil kuracistoj jam prizorgis min
Ho! Neniun flegas la mizer'
Refreno
Temas pri ena psika fajro
Mi ja sopirus al libero
En mia vivo nur koŝmaro
Plej ene de tiu aĉa lucifer'
Refreno
(gitara solludo)
Refreno