Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iru_for

Iru for

Iru for estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Ni estu amikoj, ni ĵetu malamon,
ni ne bremsu la vivon de tiuj,
kiuj ĉiam portas florojn por siaj najbaroj,
serĉante feliĉon por ĉiuj.

Kontraŭdiroj sur la voj´,
la malsano de la kor´,
malfeliĉo de la anim´,
ĉirkaŭas nian domon kun dolor´ .

Miskompreno inter ni,
silentigo de nia voc´ ,
la baroj kiuj dividas nin,
laŭeble devas iri for .

Refreno:

Iru for iru for, iru for , iru for, iru for, iru for.
Iru for, iru for, iru for, iru for, iru for, iru for.

Ni estu amikoj, ni ĵetu malamon,
ni ne bremsu la vivon de tiuj,
kiuj ĉiam portas florojn por siaj najbaroj,
serĉante feliĉon por ĉiuj.

Antaŭĵuĝo de la pens´ ,
la malordo sur la ter´,
la altrudo ĉiam ĝenanta nin,
mi petas ke ili flugu for.

Disvastigo de sufer´ ,
multobligo de mizer´,
plor´ kaj vekrioj de hom´ ,
kiel eblas ke ne saltu for.

Ni ne turnu dorsen se temas pri helpo,
la vivo ĉiam petas de ni,
kaj per niaj manoj ni evitu militon
nur tiel povas esti harmoni´ .

Refreno:

Iru for, iru for, iru for, iru for, iru for, iru for.
Iru for, iru for, iru for, iru for, iru for, iru for.
iru_for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)