Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vato

Vato

MuzikoJohn DARNIELLE
Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloCotton
Originala plenumoThe Mountain Goats
Originala tekstoJohn DARNIELLE

La originalo aperas en la albumo We Shall All Be Healed. La akordoj estas taŭgaj por ukulelo.

Teksto

C
Jen kanto por ratar’
Gm
ĵetanta sin en oceanon
Dm F
kiam fuzis dinamito en la ŝipa hold’
C
eksplodigonte ĝin

C
Jen kanto por la grund’
Gm
venena tute ĝis la petro
Dm F
kie povas kreski ja nenio
C
tie semu, lasu do

Am C F Am
Lasu ĝin do
C F Am
ĉion sen pro

C
Jen kanto por la homoj
Gm
kiuj diras “mi bedaŭras”
Dm F
nur pro ĝentilo al la famili’

C
Iam estis tirkest’
Gm
de tablo longe forĵetita
Dm F
Jen kanto por la vato kaj la nadloj,
C
tie mia fosili’

Am C F Am
Lasu ĝin do
C F Am
ĉion sen pro

C
Mi volas kanti por aŭtar’
Gm
nun veturanta sur ŝoseo
Dm F
sen lumo kaj sen kondukanto
C
sed ne longe tiel plu

C
Mi vin vidis ĉe vojrand’
Gm
Vi ne sciis, ke mi gvatas
Dm F
Jen scio
C
Lasu ĝin do

Am C F Am
Lasu ĝin do
C F Am
ĉion sen pro

vato.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)