Uzantaj iloj

Retejaj iloj


facilas

Facilas

Teksto?
Muziko?
KantasLa Pafklik

Teksto

du personoj preciza karaokeo

(1) Facilas kiel Ŝahrazad' rakonti fablojn

(2) Malfacilas marŝi kontraŭ vento de sabloj

(1) Facilas ne vidi kaj kun aĉuloj kunlabori

(2) Malfacilas politike kontraŭstari

(1) Facilas ĉe armeo pafi iun per kuglo

(2) Malfacilas trakti malamikon kun indulgo

(1) Facilas rompi la koron kaj lasi iun en agonio

(2) Malfacilas daŭre pluvivi post amhistorio

(1) Facilas fanfaroni pri homa evoluo

(2) Malfacilas enspiri en nia poluo

(1) Facilas por juĝisto alsendi homon al morthalo

(2) Malfacilas ekdubi pri sia propra moralo

(1) Facilas promesi internacian televidon

(2) Malfacilas pri Flavio havi plu da fido

(1) Facilas sin kaŝi malantaŭ dio kaj libro

(2) Malfacilas trovi en si mem ekvilibron

(1) Facilas kulpigi alian vivmanieron kaj emon

(2) Malfacilas batali kontraŭ tutan sistemon

(1) Facilas ĉiam uzi ironion aŭ sarkasmon

(2) Malfacilas trovi en la vivo entuziasmon

(1) Facilas obei laboron strikte

(2) Malfacilas daŭri sen salajro strike

(1) Facilas por ni paroli kun fluo kaj poetik'

(2) Malfacilas provi repi post la Pafklik

9 sekundoj rompiĝo

47 sekundoj skrapoj: DĴ Flav Cut

Eksteraj ligoj

facilas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)