Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marsxo_de_francaj_partizanoj

Marŝo de francaj partizanoj

Muzikofranca popola
E-tekstoÉva Farkas-Tatár
MIDImarsxo_de_francaj_partizanoj.mid

Teksto

Ĉu aŭdas vi voĉon sur kampoj de laŭtaj kornikoj.
Ĉu aŭdas vi ĝemon de patroland' pro malamikoj.
Haho, partizan' vokas knabo kaj knabin' la alarmo
Por montri valoron de patriota sango kaj larmo.

Disŝiru katenon disrompu karcerojn, ho frato.
Se pelas sovaĝaj servuloj aŭ mordas malsato.
Atendas aliajn ripozo, milda lito paciga.
Ni luktas senlace, minacas vane vundo mortiga.

Ni scias ja ĉiuj gravecon de nia epoko.
Se falas ja unu, aliaj tuj estas en loko.
Se sangon fidelan elverŝos ni por brula ofero.
Nun tamen fajfante marŝadas al dolĉa Libero.

marsxo_de_francaj_partizanoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)