Muziko | Alfons Guerĉia (1831-1890) |
---|---|
Esperanta teksto | Vladimir MININ |
Tipo | traduko |
Originala teksto | Ernesto Delprejte, rusa traduko M. Medvedev |
Itala amkanto, tradukita en la rusan. Estis uzita en teatraĵo “Бесприданница” (ekde 1896) kaj en kelkaj rusaj konataj filmoj: “Бесприданница” (1937), “Жизнь и смерть дворянина Чертопханова” (1971), “А зори здесь тихие” (1972).
Li ja sugestis:
Estu vi mia.
Kaj mi ekvivos
Brule pasia.
Rava rideto,
Ĉarma rigardo
Tuj promesanta
Ĝojon kun ardo.
Jen li ridetis,
Jen li ekploris.
Jen li ridetis,
Jen li ekploris,
Sed ne adoris li min…
Al povra koro
Tiel deklamis…
Al povra koro
Tiel deklamis,
Sed li ne amis!
Ne, li ne amis
Ja min!
Li ja promesis!…
Li ja sugestis -
Kiel helstelo
Vi priaŭroris
Fridan animon!
Kaj la esperon
Kore sufloris!…