Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekirinte_al_bembasxa

Ekirinte al Bembaŝa

Muzikoserba popola kanto
E-tekstoS. Isobe
MIDIekirinte_al_bembasxa.mid

Teksto

Ekirinte al Bembaŝa,
al Bembaŝa al la font’,

Mi kondukis ŝafideton,
ŝafideton al la font’. (2x)

Ĉiuj inoj de Bembaŝa,
ĉiuj staris ĉe l’fontan’,

Nur Fatima, nur ŝi sola
ĉe l’fenestro sur divan’. (2x)

Mi salutis “Bonan tagon!,
Bonan tagon, karulin’!”

Ŝi respondis: “Ĉi-vespere,
Ĉivespere venu min!” (2x)

Mi ne iris samvesperon,
sed alian iris mi,

kaj Fatima mia kara
edziniĝis sola ŝi. (2x)
ekirinte_al_bembasxa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)