Zam & Zil estas projekto de Eterne Rima.
lirikon ekas ĉe 01:09 minuto
•>eôbo<• karaokeo
estis iam lingvo
kreita por la mondo
por la bono de homoj
por pli facila futuro
sed multaj ĝin ignoris
kaj kelkaj ĝin eĉ mokis
la intereso mankis
kaj la subteno malfortis
tamen ĝi trovis amikojn
ili ĝin akceptis, ĉirkaŭbrakis
kaj portis antaŭen
perfektigante ĝian uzon
nun jam pasis pli ol cent jaroj
kaj ĝi estas kune kun ni
pli forta ol antaŭe
kaj bela kiel ĉiam
jen ĝi - UNU LINGVO