Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pri_pluva_veter

Pri pluva veter'

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasTarcísio LIMA

Deka trako de la KD “Verdastelaj brazilaĵoj”

Teksto

Plaŭde la pluvo pluvas plu sur la grundon
laŭ postuloj de ĝi; (plaŭde la pluvo ja pluvas plu …)
ŝajne ĝi, plumbe kaj plore, pluvas plu sur la koron,
kun sopiro en ni. [kun sopiro en ni]

Profesie mi prezentas publike pruvatan propraĵon pri verko pri pluva veter';
sen profani la procedon pro cedo prudaĉa
(premate, predate!) malprava malver'!
Kaj sen provoka cel', sen polemika ver',
sen politika, svena pulso sub la sveter'.

La protokol' min faras aŭtor',
proprietul' en prestiĝo!
sed la am', al mia popol', min faras aŭtor',
kanzonaŭtor' en pretiĝo!

Ludas pulvore plua pluvo petola
en la plaŭda veter'; [Lude pulvore ja pluvas plu…]
ŝajnas, ke plaĉe la pravo pluvas en mian koron
kun aplaŭdo al ver'. [Kun aplaŭdo al ver'.]

pri_pluva_veter.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)