Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ne_scias_militon

Mi ne scias militon

Teksto

Jen staras, floroj, sur herbej',
mi ne scias pri ili nom':
sed ravas min modesta flor'
kun koloro kaj arom'.

Kaj dum ilin plukas mi
en ĉapelon ĝis plena ŝvel',
elfontas larmoj sen kial'
sub sereno de l'ĉiel'.

Jam pasis tagoj de l'milit',
mi ne scias pri la tragedi',
sed patron kun rideto mi
konas nur en iluzi'.

Kaj dum lin sopiras mi
je figur' de lontana mont',
subiras jen vespera sun’
trans la ruĝa horizont'.

mi_ne_scias_militon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)