Teksto | René de CLERCQ |
---|---|
Muziko | Emiel HULLENBROECK |
E-teksto | Juul KARNAS |
Origina titolo | Mijn kleen, kleen dochterke |
Vi estas dika, kiel melo’
kaj vigla kiel la abel’,
Eĉ fulgonigra estas vi,
korfilineto, mia Di’!
Sed nun lavita estas vi,
anĝel’ ne estas blanka pli,
kaj mola estas via vang’,
korfilineto, mia sang’!
Mi levas vin ĉe la aksel’,
okuloj lumas kiel stel’;
malriĉo mia estas for,
korfilineto, mia glor’.